Eŭropa vojaĝo, Studjaro 2004/2005, TEK 2005
Eŭropa Esperanto-vojaĝo Dum 22 de aŭgusto ĝis 1 de
septembro 2004 okazis internacia busvojaĝo kun esperantistoj el Latvio, Pollando
kaj Rusio al la 6 Eŭropunia Esperanto-Kongreso en Bilbao (Hispanio). La
vojaĝantoj vizitis survoje ses ĉefurbojn de Eŭropo: Berlino, Luksemburgo, Andora
de la Vella kaj revene Parizo, Bruselo kaj Amsterdamo kaj ankaŭ francajn urbojn
Nancy kaj Lourdes - la plej faman katolikan pilgrimlokon.
Dum la 6 Eŭropunia E-Kongreso sukcese prezentiĝis por la urbo Bilbao du polaj
junularaj ensembloj de moderna danco "Baby Jagi" kaj "Rytmix" el urbo de Nikolao
Kopernik - Torun. Oni ankaŭ partoprenis programerojn de la 6 EEK kaj vizitis
Bilbaon kun muzeoj, ŝipekskursis al Portugalete, plaĝumis kaj ankaŭ vizitis
ripozlokojn de Biskaja Golfo kaj Guernika. Post la interesa vojaĝo ĉiuj revenis
al Bydgoszcz kontentaj atendante novajn E-vojaĝojn por la 2005 jaro.
Internacia Klubo "Esperantotur" en Bydgoszcz, Pollando
Nova studjaro 2004/2005 en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en
Bydgoszcz - Klerigejo de Internacia Akademio de la Sciencoj (AIS)La nova
studjaro 2004/2005 en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz
- AKB komenciĝos per la 26-a Internacia Sesio ISTK/AKB dum 29 de septembro ĝis
1-a de oktobro de 2004 jaro. Tuj antaŭ, dum 21-28 de septembro daŭros la 5 BUS
Sesio de AIS en Lublin, kaj tuj poste, 1-3 de oktobro 2004 okazos ARKONES en
Poznan.
Por la nova studjaro 2004/2005 aliĝis jam gestudantoj el 15 landoj de la mondo,
kiuj volas studi turismon, kulturon, lingvojn - ĉefe Esperanton.
Do, estas lasta tempo por aliĝi (jara studadkotizo 400 Eŭroj aŭ 400 USD) ev.
aranĝi la polan vizon kaj veni por la jara studado en Bydgoszcz, kie estas la
sola klerigejo kun ĉiutaga instruado en Esperanto. Pliajn informojn ni povas
sendi laŭ peto: stud@esperanto-turismo.com aŭ vi povas legi en nia retpaĝo:
www.esperanto-turismo.com .
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 BYDGOSZCZ
Pollando, tel./faks: +48,52,3461151
TURISMA ESPERANTO-KALENDARO 2005 Internacia Klubo "Esperantotur" en Bydgoszcz
tradicie septembre prilaboros Turisman E-Kalendaron por 2005 jaro kaj publikigos
ĝin en hejmpaĝo: www.esperanto-turismo.com kaj en diversaj informiloj. Se vi
volas, ke ni informu pri internaciaj E-aranĝoj por 2005 jaro, kiujn vi organizas,
aŭ pri kiuj vi scias, por aperigi en tiu kalendaro TEK-2005 sendu ĝis la 15-a de
septembro 2004 almenaŭ jenajn informojn: datoj kaj loko de la internacia
E-aranĝo, nomo de la aranĝo, ev. temo, adreso de la organizanto au informanto
pri la aranĝo.
Se vi volas, ke la Internacia Klubo "Esperantotur" sendu ankaŭ E-grupojn por via
E-aranĝo, sendu ankaŭ prezojn de la aranĝo (almenaŭ loĝad-proponojn kaj
provizoran programon) kaj aliajn partoprenkondiĉojn.
Ni estos ankaŭ dankemaj, se vi sendos korektojn kaj kompletigojn de la
Turisma Esperanto Adresaro, kiu legeblas en nia
retpaĝo:
www.esperanto-turismo.com .
Koran dankon pro via kunlaboro kaj informado pri internacia Esperanto-turismo al
aliaj, kio helpas rekoni Esperanton kiel lingvon de la internacia turismo.
Internacia Klubo "Esperantotur"
str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 BYDGOSZCZ
Pollando, tel./faks: +48,52,3461151, e-mail:
info@esperanto-turismo.com