Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Aliĝilo al 90-a UK 2005 en Vilnius
 

Komence de Julio ĉi-jare aperis aliĝilo al la 90-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 23-30-an de Julio, 2005 en ĉefurbo de Litovio Vilnius. Ĝi jam estis dissendita kun julia-aŭgusta numero de la revuo de UEA "Esperanto", kun julia numero de "La Ondo de Esperanto", kun lasta numero de "Kontakto" kaj "TEJO Tutmonde", ĝin en sia kongresa sako trovis partoprenintoj de la 89-a UK en Pekino, ricevis partoprenintoj de la 40-aj jubileaj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birstonas, de la 37-a Konferenco de ILEI en Bratislava , de la 57-a kongreso de IKUE en Kretinga, de la 6-a Eŭrop-Unia Kongreso en Bilbao k.a. Nun ĝin eblas ricevi de UEA aŭ de Litova Esperanto-Asocio. Aliĝilo ankaŭ elŝuteblas rete laŭ adresoj http://uea.org/kongresoj/uk_2005.html kaj http://esperanto.lt/uk2005/aligxilo.pdf  En retejo de Universala Esperanto-Asocio laŭ adreso http://uea.org/kongresoj/index.html eblas trovi ankaŭ diversajn aliajn informojn pri UK (Enkonduko pri kongresoj, UK - kiel ĝi funkcias?, UEA and its Congresses - por UK-partneroj, Estontaj Universalaj Kongresoj (lokoj, datoj), Kiel aliĝi al UK?, Kotiztabelo por aliĝi al UK, Kiel mendi reklamon en la Kongresa libro kaj dum la kongreso?, Kiel pagi pro la kongreso kaj kiel transpagi?, Listo de UK-perantoj, Kiel akiri pliajn informojn pri UK? , Kongresa Regularo. En retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt  oni povas trovi apartan rubrikon pri UK en Vilnius en 2005 kaj tie trovi amason de aktualaj informoj pri agado de litovaj esperantistoj, pri preparlaboroj al UK, pri aliaj utilaj informoj pri la kongresa lando, kongresa urbo k.s.
En Pekina UK kaj ĝis nun jam aliĝis al jubilea UK en Vilnius pli ol 70 personoj.

Povilas JEGOROVAS

 

Litova Esperanto-Asocio
p.k. 167, LT-44291 Kaunas, Litovio
Tel. +370 37 208503, fakso +370 37 228616,
 retejo
www.esperanto.lt,
Poshtelefono +370 687 12219
Filio en Vilnius: p.k. 178, LT-01003 Vilnius, Litovio
Tel. +370 5 2391078, fakso +370 5 2391121,
 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/04