Ukraina Turisma Administracio diskonigas Esperanto-aranĝon!!
La informoj pri la Internacia
festivalo de E-muziko Velura Sezono en
Jalto (Krimeo, Ukrainio), kiu okazos de la 11-a ĝis la 19-a de
septembro, nun estas legeblaj en la OFICIALA ret-paĝo de la Turisma
Administracio de Ukrainio! Ĝi estas la organizo, pli-malpli egala
al ministerio - en Ukrainio ne ekzistas aparta ministerio pri
turismo). Ukrainlingve.
http://www.tourism.gov.ua/news.asp?IdType=1&Id=219
La eventon partoprenos i.a. JoMo kaj
multaj famaj ukrainaj (krimeaj) bardoj! La informoj pri la konferenco/festivalo
(ĝi okazos la 14-an de septembro) estis dissenditaj al pluraj
kievaj kaj krimeaj amas-komunikiloj. Pli da informoj pri Velura Sezono - ĉe - <www.krimeo.h12.ru>.
(Esperante). La ĉef-organizanto estas
Jefim ZAJDMAN . Pri
laboro kun la gazetaro okupiĝas Ĵenja ZVEREVA..