LA IJK-GAZETO "BETULA FOLIO" LEGEBLAS INTERRETE!
"Betula FOLio", la unufoja, ajnisma 17-paĝa revuo de la 60-a IJK, nun legeblas pdf-formate en la reto! Vi povas legi tie pri diversaj temoj el aŭ rilate al la IJK: naturismo/nudismo, vegetaranismo, kunsidoj de la TEJO-komitato, la venonta IJK en Pollando, LENIN kaj multe pli--kun koloraj fotoj! La revuon redaktis Ĵenja ZVEREVA kaj Joel AMIS kaj la artikolojn, intervjuojn kaj aliajn materialojn kolektis diligenta teamo de kongresaj ĵurnalistoj. Dankon al ĉiuj kiuj kunlaboris! Legu ĝin ĉe: <http://uea.org/pdf/betula_folio.pdf>