Greka Esperanto-hejmpaĝo
Karaj amikoj,
Kvankam la Olimpikaj Ludoj oficiale malfermiĝis la 13an de aŭgusto, la eventoj
komenciĝas jam du tagoj antaŭe en la Olimpikaj Urboj de Tesaloniko, Patra,
Iraklio kaj Volos kun la naciaj piedpilkaj teamoj de virinoj kaj viroj.
Do, tiun ĉi tagon, kiam ni bonvenigas la Olimpikajn Ludon hejme, mi havas la
plezuron anonci ke nia interreta paĝaro ĉe
www.esperanto.gr festas kun nia tuta nacio aperante
kun nova aspekto kaj pliriĉigitaj paĝoj.
Sekve ne forgesu viziti
www.esperanto.gr kie vi trovos:
- Informojn pri la internacia lingvo Esperanto en Grekujo
- La malgrandan grekan-esperantan vortaron
- Ĉiujn la artikolojn de la elektronika bulteno Esperantujo (nur greke)
- Grekan literaturon Esperante (pliriĉigita kun novaperintaj tekstoj)
- Liston de aktualaj E-eventoj tra la mondo
- Fonajn bildojn por via komputilo el 6 grekaj regionoj
Vi certe nur foriros se vi unue subskribos la gastlibron kaj/aŭ vi sendos
mesaĝon, ĉu ne?
Esperante al via helpo por la diskonigo de la helena kulturo inter Esperantistoj
mi bondeziras ĉion bonan al vi ĉiuj.
Amike,
Efthimios Mavrogeorgiadis