Ĉu indas legi en Esperanto?
Nia aŭtoro Maria Sandelin estas ĉirkaŭata de libroj private kaj profesie, sed
esperantlingvaj libroj malofte transvenas la sojlon de ŝia interesiĝo kaj ŝi
miras pri la ekstrema literaturemo kiun multaj esperantistoj volas elmontri. "Se
verko donu ion pli profundan al siaj legantoj, la deziro legi devas veni de
interne. Tiam la elirpunkto neniam povas esti prestiĝo, lingva ekzerciĝo aŭ
strebo plifortigi sian identiĝon kun iu lingvokomunumo", ŝi skribas en artikolo
titolita "La deziro devas veni de interne".
Legu pli en Libera Folio!
http://www.liberafolio.org