Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

 

 

Kluba cirkulero de Eŭropa Esperanto-Unio

 

 

 

Eŭropa Esperanto-Unio

Brusela Komunikadcentro

Rue Royale St.Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat

BE-1030 Brussel

Tel.: 00-32-(0)484-924.013

komunikadcentro@esperanto.org, http://lingvo.org

 

 

Bruselo, 23.11.2004

 

 

Estimataj gesinjoroj, karaj klubanoj kaj eŭropaj esperantistoj,

 

ni skribas al vi por raporti al vi pri la agado, kiun nia Brusela Komunikadcentro kun la helpo de multaj aktivuloj en tuta Eŭropo faris dum la pasinta tempo kaj kion ĝi planas por la estonto.

 

La fokuso en 2004 estis sur informa kaj lingvopolitika agado.

 

 

Informado:

 

·        ni informis pri la aperigo de esperanto-rilataj artikoloj en amaskomunikiloj instigante volontulojn klere reagi. Dank' al la agado de la listo Reago kaj la kolekto ĉe http://lingvo.org/eo/gazetaro kun artikoloj publikigataj pri Esperanto kaj la lingva problemo ekestis pli pozitiva sed ankaŭ pli realisma sento, ke Esperanto-asocioj povas influi politikistojn kaj ĵurnalistojn kadre de bona kunlaboro.

 

·        ni mem verkis lingvorilatajn artikolojn en la gazetaro kaj tiel surtabligis ankaŭ Esperanton en netruda maniero.

 

·        ni kunlaboris en gazetara agado por la Universalaj Kongresoj (dum 2003 kaj 2004 estis centoj da artikoloj en dekoj da landoj). Ankaŭ estis radio- kaj aliaj elsendoj.

 

·        la japana mecenato, Etsuo Miyoshi, decidis financi gazetaran anonckampanjon por antaŭenigi Esperanton kaj lingvan samrajtecon en Eŭropo. La kampanjo ankaŭ daŭros en 2005.

 

 

Lingvopolitiko:

 

- en aprilo 2004 la Eŭropa Parlamento (EP) voĉdonis la unuan fojon pri ebla rolo por Esperanto en EU. Nur eta plimulto kontraŭis, kaj ĉirkaŭ 43% subtenis. Estis intertempe dekoj da parlamentaj demandoj pri lingva diskriminacio, instigitaj de EEU. Intertempe elektiĝis la unua EP-ano, kiu parolas Esperanton, la polino Margareta Handzlik.

 

- organizis kampanjon kaj agadojn de Esperanto-asocioj: premagado ĉirkaŭ la EP-raporto Dell'Alba (aprilo 2004), kunordigo kaj informado de informagantoj de ĉiuj landaj asocioj de UEA, agado okaze de la Tago de Gepatra Lingvo, Eŭropa Tago de Lingvoj.

 

- ni sekvis diversajn lingvajn dosierojn, informante kaj traktante kun diversaj registaraj kaj neregistaraj organizoj kaj ankaŭ rekte kun politikistoj tiurilate (ekz. rilate al la lingva diskriminacio, deviga uzado de la angla, ktp).

 

 

Celoj por 2005

 

Ni certe daŭrigos la tre sukcesajn bazajn agadojn de la pasinteco ankaŭ en 2005, kaj nia malavara japana amiko, Etsuo, daŭrigos sian kampanjon por lingva samrajteco en la eŭropaj gazetoj. Lingvopolitike ni volas tamen aldoni 3 punktojn:

 

1.      La Eŭropa Parlamento starigu interpartian grupon por funde pristudi la nunajn eŭropajn lingvajn problemojn, la diversajn ekzistantajn solvojn kaj la eblecon proponitan per Esperanto por certigi lingvan samrajtecon.

 

2.      La kantado de la "Eŭropa Himno" kiam kunestas eŭropanoj el pluraj EŬ-landoj. Ni provos proponi Esperanto por plenumi tiun funkcion, por kiu klare neniu nacia lingvo taŭgas. Ni aparte petas vian subtenon por tiu agado, kiu plifortigos eŭropan identecon kaj solidarecon, kaj povos esti tre grava paŝo al la tutmondigo de Esperanto.

 

3.      Ni daŭrigos nian agadon por fari aliancanojn inter la defendantoj de naciaj kaj regionaj lingvoj ĉie en Eŭropo. Tiel ni helpos forigi gravan antaŭjuĝon kiu multe domaĝis Esperanton, ke ĝi estas malamiko de aliaj lingvoj kaj celas anstataŭi ilin. Tia kunlaboro helpos kaj Esperanton kaj la lingvan diversecon.

 

Resume ni povas konstati, ke ni estas tre aktiva asocio kun tre grava mesaĝo: nome, ni kontraŭbatalas lingvan diskriminacion en Eŭropo kaj ni havas taŭgan ilon por superi diskriminacion kaj certigi lingvan samrajtecon: Esperanton.

 

Eŭropa Esperanto-Unio, sed ankaŭ la tuta esperantistaro, bezonas profesian stabon en Bruselo, kie okazas la ĉefaj kontaktoj kun la politika mondo kaj internaciaj organizoj. Ne esti reprezentata tie kun profesiaj fortoj estus granda peko de la tuta Esperanto-movado.

 

Sed profesieco postulas monon: mi certas, ke multaj konscias pri la graveco de nia laboro en Bruselo kaj volonte subtenas ĝin finance - ĉu individue, ĉu kiel klubo. Ekde minimuma mondonaco de 25,- eŭroj vi ricevas senpage la revuon La Ondo de Esperanto kun speciala suplemento La Eŭropa Bulteno, kiu estas la oficiala bulteno de EEU. Se vi interesiĝas finance subteni nian agadon, bonvolu ne heziti rekontakti nin aŭ uzi la kontoligojn, kiuj estas indikitaj sube.

 

Ni dankas vin pro via daŭra intereso pri nia agado.

 

Sameŭropece via

 

D-ro Seán Ó Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio

Dafydd ap Fergus, direktoro de la Brusela Komunikadcentro

D-ro Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

 

 

 

 

Detala raporto de la BKC konsulteblas ĉi-tie.

 

 

Kontoj:

 

Bonvolu mencii nian konton "por eece-p, Komunikadcentro".

 

·        Tra Postbank Köln: Kto 3182 91 509, BLZ 370 100 50 de Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam.

·        Tra bankkonto de Flandra Esperanto-Ligo, IBAN BE66 0000 2653 3843 (BIC-kodo BPOTBEB1), Postbank, B-1100 Brussel.

 

Pri aliaj pagmanieroj tra UEA-konto bonvolu konsulti ĉi-tie aŭ demandi nin.

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/04