SPECIALA OFERTO 2005 VOJAĜO AL KONGO KAJ
REALIGO DE DOKUMENTA FILMO:
21/02-06/03/2005
Afrika Turismo "Congotour" sidejo en Bydgoszcz/Pollando,
organizas internacian komunan vojaĝon al Demokrata Respubliko Kongo "Kinshasa"
kun fakultativa trairo kaj vizito de Brazzaville la ĉefurbo de alia najbara
Respubliko Kongo. Samtempe, okazos la unuan datrevenon de Afrika Turismo, kiun
partoprenos multaj altranguloj de la lando. Dum nia restado en Kongo okazos
ankaŭ realigo de dokumenta turisma filmo kiun realigos S-roj Roman Dobrzyñski
kaj S-ro Moliere Ngangu, kun partopreno de kelkaj jam aliĝintoj kaj surlokaj
esperantistoj. Via vojaĝo al Kongo signifas malkovron de alia turisma mondo.
Unue, ĝia grandeco estas mirindaĵo, 80 foje la Belgio; 2.345.95 Km2. Lando estas
ege riĉa laŭ kulturo, tradicio kaj naturo. Kun ĝia diverseco de lingvoj; krom la
franca kiel oficiala lingvo, kaj 4 ĉefaj naciaj lingvoj ; Lingala, Swahili,
Kikongo, kaj Kiluba; uzataj en TV, Radioj, Gazetoj, kaj dum diservoj en eklezioj,
kaj ekzistas pli ol 300 aliaj etnaj lingvoj. La lando estas laika; katolikoj
41%, protestantoj 39%, sendependaj eklezioj 35%, tradicia religio 3%, islamo
1,2%. La klimato estas tropika, la temperaturo varias inter +22C kaj 32 gradoj
celsiusaj. Konga popolo estas tre afablaj kaj ĝentilaj. Ĉiam ili gastame vivas
kun eksterlandanoj kaj kun malfermitaj manoj ili akceptas vizitantoj kaj
turistoj. Antaŭ via alteriĝo ĉe la Internacia flughaveno de Kinshasa "N'Djili",
ni ofertos vin senpagan mirindigan vidindaĵon; estas la riverego Kongo kiun vi
vidos jam en la aviadilo. Tiu riverego estas la dua en la mondo post Amazono en
Sud-Ameriko. Ĝi estas la dua plej longa en Afriko, kaj la sesa plej longa en la
mondo. Ankaŭ ghi dividas la du ĉefurboj de la najbaraj Kongoj; Kinshasa kaj
Brazzaville. La dua oferto estas senpaga natura sunbruliĝo. Verŝajne, Domokrata
kongo proponas diversecon de turismaj vidindaĵoj; pro tio se vi interesiĝas
vojaĝi kune kun ni, bonvolu peti detelajn informojn kaj la programon al niaj
ĉi-malsupraj kontakteblecoj:
NB: Se vi ne povas vojaĝi kune kun ni, do bonvolu helpi nin diskonigi ĉi-tiun
informon al viaj konatuloj, precipe tiuj kiuj ŝatas vojaĝi aŭ malkovro. Afrika
Turismo " Congotour" ul.M.Sklodowskiej-Curie 10, 85-094 Bydgoszcz/Pollando
tel.+48-52-3461151, +48-504820080 e-mail:
afrikaturismo@yahoo.fr www.afrikatur.glt.pl
----------------------------------
Renato
Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo