Helpu nin helpi esperantistojn.
Donacu por la kampanjo "Esperanto en la
bibliotekojn!"
Lastatempe vi povis legi pri sendado de multaj libro-pakaĵoj al bibliotekoj
publikaj kaj de Esperanto-grupoj tra la mondo. La librojn sendas ĉefe
Aloísio Sartorato
de la Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Brazilo, kaj komisiito de UEA por
la kampanjo "Esperanto en la bibliotekojn!". Sed ankaŭ la Kansaja Ligo de
Esperanto-Grupoj en Japanujo regule sendas librojn al eksterlandaj bibliotekoj
kaj UEA mem sendas kaj SAT-amikaro, ktp.
La sendado estas financata de esperantistoj. En UEA oni sendu sian kontribuon
per la kutimaj pag-manieroj al la Fondaĵo Edukado kun la indiko "Bibliotekoj".
P.S. Se vi sendas monon al UEA por la Fondaĵo Edukado, bonvolu tion klare
mencii sur la pagilo. Pagmanieroj estas troveblaj en Jarlibro de UEA p. 33.
Unu el la pagmanieroj estas: Poŝtbankkonto 37 89 64, Universala
Esperanto-Asocio, Rotterdam.
IBAN: NL24PSTB0000378964 (kvar nuloj, ne majusklaj literoj O) SWIFT: PSTB
NL21
Mencio de IBAN kaj SWIFT kodoj permesas senpagan transkontigadon en Eŭropo.
*****************************************
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo