Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 Blindul-feria Esperantosemajno en St. Georgen am Reith

 

De la 10a ĝis la 18a de aŭgusto 2004 okazis en St. Georgen am Reith, en Aŭstrio blindul-feria esperantosemajno. Partoprenis 20 personoj. 14 Lernantoj,  2 instruistoj kaj 4 gvidantoj. Harald Rader gvidis la komencantan grupon kun  4 personoj kaj Natalia Kassymova gvidis la progresantan kun 12 partoprenantoj.

La instruado okazis tage je la 8a kaj 45 minutojn ĝis la 11a  kaj 45 minutojn kaj posttagmeze je la 14a  ĝis la 15a  kaj 30 minutojn, ankaŭ dimanĉe posttagmeze. La instruado de niaj instruistoj estis tre interesa, ke la tempo rapide forflugis.

Komence ni kantis dum duona horo. La tekston prizorgis Natalia kaj Harald lasis ĝin presi. Tiel ni  posedis ĉiujn tekstojn kiel la tutan lernomaterialon en Brajlo. Post la kantado iris la komencantoj en la propra ĉambro kaj la instruado komencis. Je la komenco langorompiloj por ekzerci rapide paroli. Sekvis novaj vortoj el besta-, zoologia- kaj aliaj kampoj.
Poste enigmoj por serĉi el kelkaj literoj bestajn-kaj plantajn nomojn kaj diversajn enigmojn el ĝi.

Ekzercojn kun frazoj en ĝi devis unu diri unuan parton la alia la duan. Multe da aforismojn ni memoris kaj tradukis mem. Gerda malaperis ni legis kiel hejmtasko kaj en la instruado ni devis paroli pri la enhavo kaj ludis malgrandajn scenojn laŭ la teksto aŭ laŭ la propraj vortoj. Ankaŭ inter la tempo Natalia priparolis pri la historio de Esperanto kaj pri gravaj datoj kaj memoraĵoj en nia lingvo.

Riĉigita estis la semajno okaze de ekskurso en la urbeto Lunz am See (Lunz al la Lago).
S-ino Rader gvidis nin tra la malnova urbo, parolis tre interesa pri la historio kun feroproduktado kaj montris  nin la lagoscenejon, moderna kaj teknike nova. La tegmento de la teatrejo estas movebla. Normale gardas ĝi la sidlokojn kaj se estas malsupren, ĝi estas kuŝloko por la banejo.
Movita estas tra akvoregulaĵo. Poste ni veturis per malnova malgrandtrajno reen al St. Georgen. Dum unu posttagmezo invitis nin la estro de la blindulejo al sia propra bieno, kiun li kaj sia patrino prilaboras.  En ĝi servis du afablaj knabinoj memfaritajn kuketojn, brandon kaj pommoston.

Dum la vesperoj ni aŭdis prelegojn pri terradiojn,  specialan akvon ktp. La referento estis D-ro Schubert, ankaŭ partoprenanto de la kurso. Natalia parolis dum 2 vesperoj pri la U.K. kaj la kongreso en Beogrado kaj pri sia vizito en Taĉikio kiel tradukistino kun 3 nederlandaj evoluhelpantoj.

S-ro Möbius, libera ĵurnalisto, prilegis pri historio de la ĉirkaŭaĵo, la “Ferastrato“ kaj la "Feraradiko". Li ankaŭ intervjuis nin dufoje. Dum unu vespero okazis kegloturniro kaj sabate ni honoris la ĉampionojn. Merkrede vizitis nin 3 muzikantoj kiuj ludis belan popolmuzikon kaj ankaŭ dancmuzikon kiun ni uzis por danci.

Nun kelkajn vortojn pri la domo. La ĉirkaŭaĵo estas ripozema. Ene la domo estas por ni bone kaj praktike aranĝita. La atmosfero estas agrabla, la estro kaj sia personalo estas afabla kaj tre helpema. La manĝaĵo estis bongusta kaj ŝanĝebla. Fine nur restas danki al Harald por la invito kaj organizado kaj al la Aŭstria Blindulasocio, prefere al ĝia prezidanto, kiu la kunvenon subvenciis. Ankaŭ ni eksterlandaj gastoj rajtis ĝui ĉi tiun avantaĝon.

Koran dankon al ĉiuj, estis tre agrabla, kaj se vi denove invitos, ni volonte kaj kun granda plezuro revenos!

Manfred Herrmann
Esperantoblindenverband Deutschlands e.V.

Theo Speckmann 1. Vorsitzender
Trierer Str. 45
D- 50674 Köln
telefonnumero (+49)(0)221 243496

Manfred Herrmann
Ginsterweg 3
D- 95028 Hof
telefonnumero (+49)(0)9281 821407
 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/04