La plej proksimaj aranĝoj en Ĉeĥio
Karaj amikoj,
La plej proksimaj gravaj eventoj en Ĉeĥio en okazos
novembro kaj parte decembro. Pli kompletan trarigardon vi ekscios ĉe
http://www.esperanto.cz
KAEST: regula renkontĝxo de fakuloj
Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko kunvenigas
ĉiun paran jaron regule fakulojn kaj interesatojn pri terminologio
kaj fakaj aplikoj de Esperanto. Ĉijare ĝi okazos laŭplane en
Dobriĉovice apud Prago de la 12-a ĝis la 14-a de novembro. La ĉeftemo
estas „Fake pri Esperanto“, do precipe pri E-terminologio, la dua sekcio nomiĝas
„Esperante pri Sciencoj“, dum kiu estos fakaj prelegoj el diversaj fakoj. Pli
proksimajn informojn (inkluzive de la resumoj de jam akceptitaj prelegoj) kaj
aliĝilojn vi trovos ĉe
http://www.kava-pech.cz/kaest. Jam aliĝis
partoprenantoj el Bulgario, Ĉeĥio, Danlando, Francio, Germanio, Hungario,
Pollando, Serbio kaj Montenegro kaj Slovakio.
NE PRETERVIDU: NOVA DATO DE ĈEA-KONFERENCO
Mi atentigas ĉiujn, ke dum la antaŭanoncita dato de la
ĈEA-konferenco okazos la balotoj por la Ĉeĥa Senato, tial ĈEA kiel pli malforta
devis cedi. La aktuala dato de la konferenco estas de la 19-a ĝis la 21-a de
novembro, la loko restas: Olomouc.
Kontaktadreso kaj aliĝiloj:
cea.polnicky@quick.cz.
INTERNACIA PAROLIGA SEMAJNO: unu el la vojoj al perfektiĝo
De la 29-a novembro ĝis la 5-a de decembro okazos jam duan fojon
en Dobriĉovice apud Prago Internacia paroliga
semajno. Ĝi ne estas celata por kompletaj komencantoj, sed jes ja ĝi okazos en
du grupoj, nome komencintoj (do kun almenaŭ bazaj antaŭkonoj) kaj progresintoj.
La du grupojn gvidos Stano Marček kaj Petro Chrdle.
Pliajn informojn kaj aliĝilojn vi trovos pere de
http://www.esperanto.cz (same kiel pri la
ĈEA-konferenco kaj KAEST) aŭ ĉe
chrdle@kava-pech.cz. La paroliga semajno estos certe
internacia pro jamaj aliĝiloj de 5 francoj kaj 1 belgo.
Ĉar ĉiuj tri aranĝoj estas dum sinsekvaj semajnfinoj (la lasta tamen daŭros la
tutan semajnon), mi proponas al tiuj, kiuj volas veni al du (aŭ eventuale ĉiuj
tri) prizorgi tranoktojn por la intertempo (ĉu lukjsajn, ĉu modestajn kontraŭ
tre konvenaj prezoj) kaj rekomendi programon, ĉu en Prago, Brno, Olomouc aŭ
aliaj ĉeĥaj urboj).
Alvoko por la organizantoj de Esperanto-aranĝoj
Ni preparas rubrikon en
http://www.esperanto.cz "Eventoj proksime de ĉeĥa limo",
por helpi al niaj esperantistoj ekscii, kio okazos najbare.
Se vi do aranĝas iun eventon en najbaraj landoj, pri kiuj vi
volas informi en nia paĝo (kun eblo de ligo al via paĝo, bonvolu sendi
la koncizan informon al
chrdle@kava-pech.cz.
Petro Chrdle