Nova vortaro nederlanda-esperanta-nederlanda
Hodiaŭ, la 20.09.2004, aperis
nova vortaro nederlanda-esperanta-nederlanda kun pli ol 44000 vortoj, 12000
parolturnoj, 900 proverboj en la parto nederlanda-esperanta kaj 17000 vortoj,
2500 parolturnoj kaj 450 proverboj en la parto esperanta-nederlanda. Aŭtoro
estas la lingvisto Petro De Smedt. En la libro troviĝas kupono, per kiu oni
povas mendi eĉ pli ampleksan kodoroman ilustritan version de la vortaro.
Mendojn akceptas Flandra Esperanto-Ligo (http://retbutiko.esperanto.be
) kaj baldaŭ aliaj grandaj libroservoj.
Pli da informoj:
http://www.esperanto.be/fel/but/lib/progm.php