Okaze de la eŭropa tago de lingvoj
Unu el la celoj de EEU en ĉi tiu periodo estas: estigi en
la eŭropa parlamento interpartian grupon por protekti lingvan samrajtecon kaj
diversecon. Bonvolu atenti pri ĉi tiu informo, kaj bonvolu kunlabori kun via
landa asocio, se vi loĝas en unu el la landoj de EU, por ke ĝi sendu la Deklaron
de Bilbao en sia lingvo al sialandaj parlamentanoj.
Amike
Renato
-----------------------------------------------------------
Karaj eŭropaj esperantistoj,
prepare por al Eŭropa Tago de Lingvoj, 26 septembro 2004, mi petas vin sendi la
Deklaron de Bilbao en via nacia lingvo al la eŭropaj parlamentanoj de via lando.
Tio estos unua paŝo al postaj kontaktoj por alveni al iu
interpartia parlamenta grupo pri Esperanto kaj lingvaj problemoj. Gravas ke ĝi
nomiĝu "Grupo por protekti lingvan samrajtecon kaj diversecon", kaj ne havu la
vorton "Esperanto" en la nomo, ĉar ni volas altiri parlamentanojn kiuj ankoraŭ
neniam subtenis Esperanton.
Mi ŝatus ke la Landaj Asocioj sendu la rezolucion de Bilbao unuope al EP-anoj,
kun eta persona letero, substrekanta la gravecon de la antaŭlasta paragrafo, kaj
demandante ke ili legu nur tiun paragrafon se ili ne havas tempon legi la tuton.
La Landaj Asocioj ne donu la impreson ke temas pri iu cirkulero sendata al ĉiuj
EP-anoj, ĉar tia cirkulero ili tuj forĵetis sen legi ĝin.
Bonvolu sendi laŭ komisio kaj nome de via landa asocio. Sendu individue nur al
parlamentanoj, kun kiuj vi havas rektan, amikan rilaton.
Se vi volas, vi povus ankaŭ mencii la anoncojn en la franca gazeto "Le Monde"
kaj en naciaj polaj kaj litovoj gazetoj por la Eŭropa Tago de Lingvoj, 26
septembro 2004.
La jam ekzistantaj tradukoj de la Deklaro de Bilbao estas riceveblaj
ĉe http://lingvo.org/xx/4/908 (28-an de aŭgusto).
Multan dankon pro via kunlaboro.
Sameŭrope via,
Seán Ó Riain
prezidanto de EEU