"Mil unuaj vortoj" - recenzo de la nova eldono
Bonkvalitaj, profesi-nivele eldonitaj
Esperanto-lerniloj bedaŭrinde tre malabundas. Des pli da
atento meritas la nova eldono de la kolora bildvortaro "Mil
unuaj vortoj en Esperanto". Ĝia ĉefa celgrupo estas
infanoj de cĉiu ajn aĝo - sed ĝi estas ankaŭ belega paroliga libro
por plenkreskuloj. Jam ofte kaj kun bona sukceso mi uzis la libron
(precipe la paĝojn pri bestoj, familio, manĝaĵoj, sporto, la vetero
kaj la sezonoj) en Esperanto-kursoj en Germanio aŭ kadre de internaciaj
aranĝoj.
Kompare kun la unua esperanta eldono, aperinta verŝajne en 1994 kun
desegnaĝoj de 1979, la nova versio havas abundon da plibonigoj. Multaj
paĝoj estas tute nove pentritaj; kaj ĉie - kaj en la bildoj kaj ĉe la
esperantaj vortoj - oni trovas aktualigojn kaj plibonigojn. Multo
aspektas pli moderne; nove aperis ekzemple "komputilo" kaj "KD", dum
"skribmaŝino" ne plu troveblas en la libro.
La "argano" nun nomiĝas "gruo"; la "lumbriko" simple "vermo"; el
"agariko" fariĝis "fungo"; la "lesivo" nun estas "lavpulvoro";
"pampelmo" iĝis "pampelmuso", anstataŭ "kolubron" ni nun trovas
"serpenton". Aliflanke, oni anstataŭigis "plastron" per "pansaĵo",
vorto antaŭe ne konata al mi. La solan tajperaron mi trovis en la
indekso, p. 63: "unucicklisto".
Lastatempe nia dujara filineto Christina plurfoje kun ĝojo alportis al
mi la libron, dirante al mi germanlingve "Esperanto lernen!", kaj tiam
mi ĉiam konsciiĝis pri tio, ke "Mil unuaj vortoj" vere estas trezoro -
nome la plej bela Esperanto-lernilo, kaj samtempe unu el la plej utilaj.
---------
La nova titolpaĝo videblas ĉi tie:
http://www.esperantoeducation.com/images/mil.jpg
La libro mendeblas ĉe multaj esperantaj libroservoj, ekzemple je EUR
13,90 ĉe:
http://www.esperanto-buchversand.de/prospektoj/komenc1-02.html
Se oni deziras aĉeti tri ekzemplerojn aŭ pli (laŭ mi pluvendi la
libron estas tre facile), oni rekte aĉetu ĝin ĉe la eldoninto
Esperanto-Asocio de Britio. Ĉe la retpaĝo
http://www.esperantoeducation.com/learn.html ĝi
mendeblas je GBP 9,20 (= EUR 13,48) inkluzive de enlanda
afranko, kun triona rabato ekde tri ekzempleroj. Al mi
oni fakturis por 3 ekzempleroj EUR 16,00 + EUR 4,84 por
la sendado, t.e. kun sendokostoj po ĉirkaŭ 10 EUR.
Ulrich Matthias
--
Rückertstr. 6, D-65187 Wiesbaden
http://Ulrich.Matthias.bei.t-online.de