Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Esperantistoj en Ganao

 

Karaj samideanoj,

Mi volas oficiale informi vian enlandan Asocion, klubojn kaj grupojn pri la ekfunkcio de nia NeRegistara Organizo; Lingva Helpilo Internacia situas en Akro, la ĉefurbo de Ganao. Nia misio estas efike antaŭenigi lernado kaj instruado de lokaj kaj fremdaj lingvoj kiuj inkluzivas Esperanton, por komunikado kaj dialogoj inter homoj el malsamaj lingvaj tradicioj.

Niaj celoj estas:

a.Antaŭenigi unuecon inter popoloj de la mondo nediskriminaciante pri rasa aŭ etna devenoj uzante multlingvecon kiel efikan ilon.
b.Servi kiel bazo por eduko de homoj pri kulturo, tradicio kaj moroj de popoploj el diversaj devenoj rasaj kaj etnaj.
c.Servi kiel diskutejo pri paco kaj dialogo inter la evoluita mondparto, kaj la evoluantaj landoj.
d.Faciligi esploradon pri fonto kaj evoluado de grandaj kaj malgrandaj lingvojen la mondo.
e.Antaŭenigi amikecon, kulturajn kaj laborajn rilatojn internaciajn en ĉiuj landoj kunlaboreme, tolereme kaj kun reciproka respondeco.
f.Kuraĝigi kaj subteni komercon inter nacioj.
g.Kuraĝigi la instruadon kaj lernadon de lokaj kaj internaciaj lingvoj.

Ni petas vian kunlaboron kaj subtenon. Ni pacience atendas vian reagon, rekomendon kaj kritikon. Ni antaŭdankas vin pro via kompreno. Bonvolu viziti nian hejmpaĝon por pliaj informoj. http://www.languageaid.org/espanol/index.htm

Sincere via

Alfred Kobina Arthur
Ĝenerala Sekretario
Lingva Helpilo Internacia
 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/04