Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

 

Karaj:

Mi petegas al vi ke vi helpu dikonigi la jenan informon.

Anticipe kaj elkore dankas:

                        Augusto Casquero

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

 

ONI BEZONAS PROFESOROJN POR INTERNACIA STUDUMO EN BYDGOSZCZ

 

 

Kiel ĉiuj scias, en Bydgoszcz (Polando) funkcias ekde deko da jaroj la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kie studentoj de la tuta mondo povas studi karieron pri turismiko pere de la internacia lingvo Esperanto.

La studentoj povas akiri tri nivelajn diplomojn, t.e. Bakalaŭro (tri jarojn), Magistro (aldonaj du jarojn) kaj daŭrigi studadon ĉe AIS-San Marino por Doktoriĝo, krom ricevi aliajn titolojn kaj atestojn..

La titoloj estas agnoskitaj de la pola Ministerio pri Edukado, kaj por AIs-San marino, kio donas al tiuj titoloj internacian valoron.

Nuna financa situacio de la Studumo estas ne bona, kaj ĝi estas en grava risko malaperi. Ne oni povas permesi ke tio okazu; ke tiel grava projekto por la movado simple malaperu.

Ni petas profesorojn de la tuta mondo, kiuj pretu veni al Bydgoszcz por instrui, por unu semajnon, du tri, ktp, laŭ forme de rapidaj kursoj aŭ seminarioj, kiuj donos al la studentoj eblecon konatiĝi kun temoj rilataj al la tuta mondo.

La Studumo havigas al la profesoroj kiuj volas veni modestan ĉambron por tranokti, ĉe la Studumo, kaj iomete da helpo por la manĝo. Ne eblas iun monon pagi.

La instruado tie estas ege alloga, ĉar studentoj estas el diversaj landoj kaj kontinentoj, kaj la instruado okazas pere de la lingvo Esperanto.

La profesoroj devas instrui pri temoj kiuj havu iun rilaton al lingvoj, kulturoj, tradicioj, monumentoj, tursimon en la diversaj mondopartoj.

Gravas ke la profesoroj havu instru-kapablon, kaj scipovu havi bonan  rilaton kun la gestudentoj.

Volontuloj kontaktu Augusto Casquero..

La lernojaro komenciĝos jam en oktobro.

 

 

 

 

La aldonaj fotoj estas de la lasta AIS-sesio en Komarno (Slovakio) fine de aŭgusto-komenco de septembro, kie la polaj studentoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kaj bakalaŭroj kaj magistroj (19) havis grandegan sukceson. Ĉiuj sukcesis en la finaj ekzamenoj, kaj ricevis altajn notojn.

 

                                       Augusto Casquero (Hispanio)

                                       Profesoro de la Studumo


 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/04 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/04