Bonvolu helpi tutmondigi Pasportan Servon
Kara gesamideanoj,
pardonpeton ke mi ĝenas vin. Mi esperas ke vi povas dediĉi unu minuton al tiu ĉi
malgranda peto.
KIAL MI SKRIBAS AL VI?
Mi estas la kompilanto de Pasporta Servo de TEJO (http://www.tejo.org/ps).
Eblas uzi Pasportan Servon en multaj landoj, sed la
gastigantoj estas tre malegale distribuitaj. Duono de la landoj havas nur tri
gastigantojn aŭ malpli, dum duono de la gastigantoj loĝas en nur dek landoj!
Mi esperas ke vi povos helpi por diskonigi la servon en via lando, por ke pli da
Esperantistoj povu ĝui la servon kaj/aŭ fariĝi gastiganto. Pli da E-vizitantoj
al viaj lando signifos pli da agado, pli da praktikado kaj pli da entuziasmo.
Kaj espereble ankaŭ pli da homoj el via lando uzos la servon por mem vojaĝi kaj
sperti la avantaĝojn de internacia gastigado per Pasporta Servo, kaj tiel ankaŭ
la avantaĝojn de Esperanto.
KIEL VI POVAS HELPI?
Vi povas facile helpi, ekz-e per jenaj manieroj:
- aperigi informon pri Pasporta Servo en landa aŭ regiona E-gazetoj
(ekz-e
http://www.tejo.org/ps/ps_lingv/ps_inf_eo.htm )
- disponigi aŭ disdoni tekston pri kaj aliĝilon por Pasporta Servo dum viaj
renkontiĝoj
(ekz-e
http://www.tejo.org/ps/aligxilo_pdf.zip )
- en landa aŭ regiona ttt-ejo, aldoni ligon al la ttt-ejo de Pasporta Servo
(http://www.tejo.org/ps)
- traduki jenan informpaĝon ankaŭ al via lingvo:
http://www.tejo.org/ps/ps_lingv/ps_eo.htm
Se vi deziras pli da informoj, ne hezitu kontakti min. Mi volonte sendos kelkajn
paperajn aliĝilojn se tio utilus. Limdato por la venonta eldono 2005 estos kiel
ĉiam la unua de novembro.
Ne hezitu plusendi tiun ĉi peton al redaktoroj de revuoj, organizantoj de
renkontiĝoj, estroj de hejmpaĝoj ktp ktp!
Mi antaŭdankas pro via helpo.
Derk Ederveen, kompilanto de Pasporta Servo de TEJO