Pri la ideo havi germanlingvan Esperanto-forumon
Kun intereso mi legis pri la ideo havi forumon, en kiu
interesitoj en germana lingvo povas meti plej diversajn demandojn pri Esperanto.
Tia forumo ekzistas sur la paĝoj de
http://EsperantoLand.de/de/forum ekde la fino
de 2001. Ĉiu ajn povas libere meti demandojn iel rilate al Esperanto. Ni havis
tie jam plurajn tre interesajn diskutojn - kelkfoje de homoj, kiuj alvenas
relative kritike kaj foriras pli konvinkite; iam komenca kritikanto eĉ fine
lernis Esperanton kaj uzis ĝin iomete en la forumo. Antaŭ nelonge mi metis
subforumon pri lingvaj demandoj por komencantoj "Sprachliche Fragen" - sed ni ne
jam privarbis ĝin.
Kiam mi prezentis nian asocion EsperantoLand e.V. en la 19a Printempa Semajno
Internacia en Bonn antaŭ kelkaj semajnoj, unu el niaj retpaĝovizitantoj -
lerninta Esperanton antaŭ eble unu jaro - cetere laŭdis la fakton, ke en la
forumo oni ofte tre rapide ricevas taŭgan respondon al demandoj. Tio tre ĝojigis
nin!
Mi mem multe ŝatas la forumon, ĉar tie mi povas legi kelkfoje tre malfermajn
opiniojn pri Esperanto - asertojn, kiujn homoj en persona interparolado eble ne
dirus kaj en gazeto ne skribus. Kaj oni havas la eblecon respondi kaj elprovi
siajn argumentojn. Kelkfoje oni volus cenzuri ies kontribuon - sed ne necesas,
kontraŭargumentado tute bone funkcias. Mi do ĝis nun neniam cenzuris kaj
intencas ne fari tion.
En la pasintaj dekdu monatoj ni havis cetere iom pli ol 300 kontribuojn pri
multaj dekoj da temoj plej diversaj.
Ĉu cetere retpaĝa forumo aŭ sendolisto?
Laŭ mia impreso libera forumo en la reto estas pli facile uzebla por interesito,
ĉar la vizitanto simple vizitas la retopaĝon, metas sian demandon kiel gasto kaj
revizitas ĝin post iom da tempo. Ofte la kunlaborantoj de EsperantoLand aŭ aliaj
vizitantoj de niaj paĝoj sukcesas respondi ene de kelkaj horoj.
Eble vizitu nian forumon ĉe
http://EsperantoLand.de/de/forum
kaj legu iomete! Kaj partoprenu eble en iuj diskutoj - kiel gasto aŭ kiel
aliĝinta membro de la forumo.
Afable
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand e. V.
--
Por la kreskigo de Esperantujo
http://www.EsperantoLand.org
2a Novjara Renkontiĝo 2003-12-28 .. 2004-01-02 en la regiono Kolonjo/Akeno
Renkontiĝaj mapoj
http://www.EsperantoLand.org/renkontiĝoj