VERDA INFORMILO     nro. 07/2003 (majo 2003a j.)
 oficiala organo de la landa estraro de Meklenburgio-Pomerio (LAMA) kaj
 Esperanto Societo Neubrandenburg (ESN)
 

1e. IVa Pomeria Esperanto Renkonto
je 17a de majo en Szczecin/Pollando
- akcepto de la grupo je la ĉefa stacidmo: Głowny Szczecin,
- promeno al komuna matenmanĝo,
- prelegeto "Pollando antaŭ la pordo de EU" (de Verner Fenig)
- vizito de historiaj lokoj de la urbo,
- tagmanĝo, ĉirkaŭ 14.30 horo,
- vizito de memorejo,
- vespermanĝo je 17.30 horo,
- adiaŭo, invito al Va PER Pentekosto 2004 en Neubrandenburg. forveturo al Neubrandenburg per trajno je 18.54 horo, alveno en NB: 20.18 horo.  

   Polan monon oni povas ŝanĝi je la stacidomo en Szczecin.
   Werner Pfennig aranĝos la grupan bileton, ĝis nun konkrete aliĝis: SG, WP, BP, BS, RP, DD, (UA, KA?), EH, ekde Löcknitz alvenos krome du   

    personoj .

2e. kunveno de nia societo en Neustrelitz
ni estis ĉirkaŭ dek personoj en bela salono de gastejo "bierkelo"
el nia programo:
- novaĵoj el gazetaro,
Werner Lewien informis precipe el "Esperanto Aktuell"
- Steffen Grabowski rakontis pri lia E.-kurso kun gejunuloj,
- "elnatura manĝado" Brunhilde Stief prelegis pri tiu tre interesa
temo: antaŭ multaj jaroj ŝi serioze malsaniĝis kaj post longa suferado kaj malsukceso de klasika medicino, komencis okupiĝi pri vegetara kaj poste vegana manĝokulturoj. Do, ŝi ĉion povas rakonti el propra vivo ĉar ŝi iom post iom resanigis, eĉ povis denove labori kiel pedagogino. La filosofio de vegana skolo estas, nur manĝi ĉiajn plantojn kaj fruktojn en natura stato, sen kemiaĵoj kaj nedetruita per kuirado. Kompreneble oni devas sin bone informiĝi, kion kaj kiom la korpo bezonadas.
- "Esperanto en la reto", Rene prezentis kaj klarigis diversajn retpaĝojn, ankaŭ la nian: www.esperanto-nb.de
- Edeltraŭt H. prezentis rakonton,
- Werner P. informis pri la aktualaj aferoj de la societo.


3e Informostando de ESN en Turmstrato (bulevardo)de NB
okazos nur je sabato, la 28an de junio 2003, 09a ĝis 19a horoj.
Ni ricevos subtenon de la urba konsilantaro (tendo, tabloj, seĝoj ktp.), la temo estas : sinprezento de ĉiuj kluboj kaj societoj de la urbo (pli ol 65), car ili formas per libervola okupado la socian vivon. Nia societo disdonos flugfoliojn kaj serĉos kontakton al la homoj por informi pri nia agado.

4e nia retpaĝoj ( www.esperanto-nb.de )
nova redaktoro estas Rene P. Jam alvenis interesaj mesaĝoj de legantoj el diversaj kontinentoj - ekzemple el Pittsburĝ USA:
www.shs-institut.de/esperanto 

5e ekumena eklezia festivalo en Berlino
okazos de la 28a majo ĝis 01a de junio 2003.

Infomostando:
La evangelia aj katokika E.-organizaĵoj (KELI kaj IKUE) kune kun la Germana Esperanto-Junularo prizorgas informstandon. Vizitu ĝin: AGORA, Halle 3, 2. Ebene, A 18, suda enirejo, en la foriraj konstruajoj apud la mondkonata "Funkturm".

Ekumena diservo
ĉiuj estas kore invitataj al diservo (germane kaj Esperante) je ĵaŭdo, la 29an de majo 2003 ekde 15a horo, en la kirko de epifanio (Epiphanien-Kirche) en Berlin, Charlottenburg, Knobelsdorfer Str. 72.
Iru piede, 15 min. el norda eliriejo de ICC aŭ veturu per metro ĝis stacio Kaiserdamm, elirejo: "Epiphanias-Kirche".
Post la diservo: kafoklaĉo!
Informu viajn geamikojn pri tiuj aranĝoj kaj venu, vidu, ĝoju.

6e NBRadiotreff 88.0
okaze de la "Jaro de la Biblio" la redakcio "Esperanto-Ondo" planas dum nuna somero 60-minutan elsendon pri Biblio kaj la kristnaj E.-movadoj.

Peto: publiku kaj dissendu tiun informilon en la tutan mondon, ankaŭ, se eblas. en papera formo.

Estraroj de LAMA (Meklenburgio-Pomerio) kaj ESN (Societo NB)
------

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03