Translima pola-germana amikeco dank’ al Esperanto

Esperanto ĉi tie denove montras grandan potencialon en la pliproksimigo de nacioj kaj de individuoj – translimen,“ ĝojas Holger Boos, prezidanto de TEJO. Li parolas pri la - meze de junio okazonta - internacia kultursemajnfino ĉe Zielona Gora. Invititaj estas ĉiuj lernejanoj, kiuj lernas aŭ volas lerni Esperanton en saksaj lernejoj kaj en la regiono de Zielona Gora.

La semajnfino estas daŭrigo de la kunlaboro de la Esperanto-laborgrupoj de la Bertolt-Brecht-gimnazio en Dresdeno kaj la liceo Ogolnoksztalcace en Nowa Sol. „La unua renkontiĝo okazis en 2001 en Dresdeno kaj tie ariĝis 18 polaj kaj 21 saksaj lernejanoj,“ klarigas la prezidanto de Germana Esperanto-Junularo Felix Zesch, „ekde tiam ambaŭ lernejoj dufoje jare okazigas tian renkonton. Intertempe ankaŭ du pluaj lernejoj partoprenas en la projekto.

Ĉi-jare ĉirkaŭ 30 lernejanoj el Dresdeno partoprenos, kiuj krom lerni Esperanton ankaŭ sekvos polan enkondukan lingvokurson. Krome okazas riĉa kultura kaj distra programo kun ekskursoj, prelegoj, ludoj, sporto kaj banumado. Vespera kulmino estos teatraĵo de la Esperanto-teatra grupo el Gorzow.

„La tuta aranĝo ofertas atrakcian eblon lerni Esperanton, apliki kaj profundigi jam akiritajn lingvoscipovojn,“ diras Zesch.

 

Pli da informoj haveblas ĉe: Benoit Philippe, Pillnitzer Landstraße 25, DE-01326 Dresden, tel./fakso +49/351/268 2735, retpoŝte glizje@aol.com.

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03