Informaranĝo de la eŭropa komisio en Erlangen

 

Mardon, la 06an de marto vespere okazis en la urbodomo de Erlangen informaranĝo de la eŭropa komisio en kunlaborado kun la loka asocio "Eŭropa-Union" (asocio kiu postulas pli rapide unuiĝan Eŭropon) kaj la urbo Erlangen. Oni diskutis kaj informis pri la "Konvent".

Ĉeestis sur la podio:
1.) Jochen Kubosch, reprezentanto de la eŭropa komisio (München)

2.) Sinjoro Escher, redaktoro de la gazeto "Nürnberger Nachrichten"

3.) Dr.Joachim Würmeling, deputanto en la eŭropa parlamento (CSU)

4.) Dr. Siegfried Balleis, ĉefurbestro de la CSU

Flanke de la partoprenantoj ĉeestis 3 Esperantistoj (Manfred Hollfelder, Pit Kreiner kaj mi).

Dum la diskutado Manfred demandis, kiel oni volas solvi la lingvan demandon, precipe se novaj landoj alvenos. Oni ĉiam kolektis kelkajn demandojn kaj poste oni respondis ĝin. En la plej unua rondo, neniu respondis la demandon de Manfredo, sed .... - dank al dio - sinjoro Kubosch memoris ankoraŭ ĝin.
Li respondis tia, ke oni devos dungi pliaj da tradukistoj, kostos iom da mono, sed tute egale !!! (ne tiom kiel oni ofte supozas !!)

En la dua demandrondo mi ricevis unue tuj la vorton. Mi substrekis ke mi ne estis kontenta pri la respondo de sinjoro Kubosch. Mi raportis pri mia ĉeĥa amiko Frantisek, kiu estas profesie la administranto de la "Eŭro-Region Erzgebirge" kaj ke li dum granda kunveno de la "Eŭro-Regionoj" en Brüssel aŭ Straßburg, nur povis kompreniĝi sin, ĉar li ankaŭ regis la germanan !!! Tion agus forte kontraŭ mia justecsento !!! Due mi indikis, ke la Eŭropa-parlamento konsistas el 3 klasoj, unue la deputantoj kiu povas la parolanton tuj kompreni, due la deputantoj kiu ricevas la tradukon en la favoraj lingvoj (eble angla, franca, germana kaj ?) kaj poste la deputantoj kiuj ricevas finfine la tradukon el la angla/franca,germana traduko ankoraŭfoje tradukita !!! Tio afero ja vere ne povas esti laŭdinda. Nia propono Esperanto ja kuŝas sur la tablo kaj mi nur postulus, ke sendependa grupo da fakuloj foje inspektu Esperanton, ĉu estus taŭga propono aŭ ne !!! Pli mi hodiaŭ tuj ne volas havi.

Respondis en la dua rondo la eŭropa-deputanto Dr.Würmeling MdEP. Li asertis, ke la Eŭropa-parlamento jam okupus pri Esperanto, sed oni ja certe ne povas tuj anstataŭigi ĉiujn lingvoj favore al Esperanto. Nia malgranda grupo tuj laŭte protestis, ke ni ne volus havi tion. Dr.Würmeling: "Ah tio vi ankaŭ ne volas havi, ah tre bone. Do, ni jam foje konsentas" !!!! Tio estis la tuta respondo !

Post la fino de la aranĝo Pit kaj mi ankoraŭfoje iris al Dr.Würmeling por iom postdiskuti. Mi diris al li: "Mian demandon vi havas aŭ ne kompreni aŭ vi ne volis kompreni ĝin !!! Li demandis "Kial" ? Mi: "Ĉar mi demandis vin, ĉu vi estus preta sufiĉe detale inspekti Esperanton kaj pri tio vi ne respondis. Sinjoro Würmeling: "Bedaŭrinde mi devas konfesi, ke mi tute ne havas scion pri Esperanto." Mi: "Bone kaj pro tio mi donas al vi nun kelkajn informojn, ankaŭ kunmetado da interesaj retpaĝoj (EsperantoLand kaj tiel plu). Finfine mi ankoraŭfoje informis lin pri sukcesoj de lerneja klaso kiu lernis Esperanton kaj la alia la angla. Fine la klaso kiu unue lernis Esperanton, ankoraŭ pli bone lernis la anglan, ol la grupo kiu tuj lernis la anglan. Li: "Oh, tio ja estus bone !!!" (do ŝajne tion tre impresis lin).

Al mi ŝajnus nun necese, ke la Esperanto-komunikcentro (sinjoro Lins) postlaboras !!! Mi kredas, ke ni jam povis kuŝi semon kaj iom da atento !!


Bernhard Maurer

http://www.fen-net.de/~ea1448



 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03