La Willstätter Gimnazio Nurembergo kore invitas

 

 

La Esperanto-Grupo Nürnberg lanĉis februare kurson pri la Internacia Lingvo en la tien Willstätter Gimnazio, ankaŭ nomita Eŭropa Gimnazio, dum la tiel nomata projektsemajno.

La konata kaj fervora Esperantistino Anny Hartwig provis kontakti instruistinon de la gimnazio kaj konvinki ŝin, ke Esperanto estas taŭga rimedo por plej bone komuniki. Tial mi ricevis invitilon por instrui unu klason, la okan, plejparte knabinojn. Por tuj diri la veron: mia restado tute ne estis laboro sed grandparte plezuro. Post mallonga prezentado de mia persono kaj post enkonduko en la lingvon, la gelernantoj volis tuj veni »in medias res«. Ĉar ili ja havas krom la anglan lingvon (kiel la duan) la latinan, ili sciis pri la malfacileco de fremdaj lingvoj.

Kaj nun la frapa surprizo: Kiu ĝojo dum la lernado kaj kiu progreso dum kelkaj instruhoroj. La vortoj glitis tra la buŝoj preskaŭ ĉiam senprobleme kaj senerare, De horo al horo kreskis la intereso kaj la sonorilo, kiu indikis la paŭzon tute ne ĝenis ilin. Nur iom post iom ili iris en la paŭzejon por ripozi kaj revenis baldaŭ por trafoliumi la librojn kaj gazetojn kiujn mi kunportis.

La unuan tagon mi finis per la muziko de la grupo »Kajto«, elektinte la belan kanton »Surstrande« el la serio »procesio multkolora«.

Komence de la dua tago la gelernantoj sin prezentis laŭ la nomo, naskiĝurbo aŭ -vilaĝo kaj precipe pri siaj hobioj, kiujn ili preferas. Dum la tuta tempo ĉeestis sinjorino Reuter, instruistino pri la latina kaj la franca lingvoj, kiu ankaŭ gvidadas la klason ekde la lerneja jaro. Atenteme ŝi sekvis la instruadon kaj surskribis ĉion necesan.

Interalie mi uzis ta lernolibron de Herbert Mayer »Einführung in die moderne Umgangssprache Esperanto«.

Laŭ la pedagogia starpunkto ĉi tiu lernolibro tre bone taŭgas, ĉar la aliro al Esperanto facile sukcesas. La lernantoj havis la agrablan senton kapti la enhavon kaj rapide progresi. Unu lernantino - tute ne sukcesa en la latina, tamen en matematiko kiel mi aŭdis post la leciono - partoprenis aparte fervora kaj ŝi ĝuis sian novan scion. Do, kio estas pli grava ol la ĝuo kaj la progreso en la lingvolernado?

Al mia dutaga instruado sekvis s-ro Helmut Sebastian, diplominformatikisto kaj specialisto pri komputoraj aferoj. Li daŭrigis la instruadon kaj gvidis la lernantojn en la interreton, kiu estas ja plena da informoj pri Esperanto. Li uzis ankaŭ la kajeron de Ulrich Matthias, »Esperanto als Ratespaß«, kaj la gelernantoj tute ne volis fini la laboron kun kaj per ĉi tiu kajero. Ankaŭ mia nova kolego havis la plej bonan impreson de la klaso. Povas esti ke E-o restos en bona memoro, povas esti, ke kelkaj el ili daŭrigos sian lirgvolernadon. (MJS)

 

 

Michael Scherm

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03