Renkontiĝo de Frankonaj Esperanto-geamikoj en Bamberg
Lundon, la 31an de marto ekde la 19a horo ĉe la restoracio de la stacidomo okazis agrabla Esperanto-renkontiĝo.
La prezidantino de la Esperanto-Grupo Forchheim Evi Geist invitis ĉiujn Esperanto-geamikojn el Frankonio al la monatala regula grup-renkontiĝo ĉifoje al Bamberg por montri al la grup-membroj en la bela urbo, ke Esperanto en Frankonio ankaŭ post la forpaso de la iama prezidanto de la Bamberga Grupo, sinjoro Josef Lutz daŭre vivas.
Finfine ĉirkaŭ 22 geamikoj inter alie el Forchheim, Erlangen, Nürnberg kaj Bamberg kaj tri geamikoj de la Germana Esperanto-Junularo, kiuj prizorgis Esperanto-informstandon ĉe la “Enkonduka Ekspozicio” en Nürnberg sekvis la inviton.
Samideano Turban el Bamberg salutis ĉiujn partoprenintojn kaj dankis pro ilia alveno kaj malfermis la renkontiĝon.
Ni dum multaj horoj sidis kune en agrabla rondo.
Finfine li proponis, ke la Bambergaj gesamideanoj, inter kiuj ekde kelkaj semajnoj ankaŭ estas d-ro Martin Haase, kiu ĉeestas ĉe la universitato de Bamberg, renkontu denove la lastan lundon dum aprilo.
Mi elkore dankas al Evi Geist, kiu aranĝis tiun agrablan renkontiĝon kaj al la Bambergaj Esperantistoj, kiuj partoprenis.
Bonvolu rigardi la sekvajn bildojn, kiujn mi faris dum la renkontiĝo.
Frank Kasper
Esperanto-Grupo Nurenbergo
Kaj
Prizorganto de “BAVARESPERANTOINFO
|
|
|
Zurück zur Vorschauseite über die Stammtische der Esperanto-Gruppe Forchheim
Zurück zu den Berichten aus dem Gruppenleben der Esperanto-Gruppe Forchheim