Retejo UEA.ORG estas renovigita
-------------------------------------------
Post pluraj monatoj de persista
laboro la retejo UEA.ORG antaŭ kelkaj tagoj ŝanĝis sian jam kutiman
malhel-verdan koloron je intensan bluan. Krome,
ŝanĝiĝis kaj iĝis pli oportuna la navigado en la retejo. Aldoniĝis
kaj aktualiĝis pli ol triono el ĝiaj nunaj 934 paĝoj.
Enhave la retejo nun pli similas al siaspeca reta Gvidlibro pri
Esperanto-movado. Ĉi tie estas listoj de landaj asocioj, fakaj
asocioj, kulturaj centroj kaj kursejoj, partoj pri
informado, instruado, listoj de retaj grupoj por
UEA-membroj...
La laboron efektivigis teamo:
- Dirk Bindmann (Germanio), kiu laboris pri la aspektigo kaj navigado
- kaj Andrej Grigorjevskij (Rusio), zorginta pri la enhavo kaj rekodigo.
Pri rimarkitaj eraroj, kun ĉiajspecaj rimarkoj, bonvolu adresi vin al la
adreso
reto@uea.org.
Sincere via,
Andrej Grigorjevskij