Infanoj el multaj landoj

Kiel kutime, okazos paralele kun la Universala Kongreso en Gotenburgo aparta internacia aranĝo por infanoj. Jam aliĝis al la Internacia Infana Kongreseto infanoj el Francio, Hungario, Kubo, Norvegio, Rumanio, kaj Svedio, kun interesiĝoj el Britio, Germanio kaj Japanio. Ni havas kvar gvidantojn, du svedlingvaj, kaj bonvenigas pliajn infanojn. Ili estu inter 6 kaj 13-jaraj kaj kapablu paroli Esperanton. Ĝis la 31a de majo partopreno kostas 245 eŭrojn (215 por B-landanoj). Tio inkluzivas loĝigon, ĉiujn manĝojn kaj la programon.  

La kongreseto okazos en Lerum, 18 km. for de Gotenburgo, en loko nomita Knappekulla. Ni loĝos en lignaj dometoj ĉirkau centra manĝejo kaj kunvenejo. Tuj apude estas freŝakva lago kun sabla fundo kaj tre pura akvo. Estas plie arbaro kun mirteloj, loko por libere ludi kaj futbal-tereno. Promenaj vojetoj preterpasas vilaoj, somerdometojn kaj unu/du farmbienojn kun bestoj.

Riĉa programo estas en preparo. En Borås, 50 km for , trovighas granda bestoĝardeno kun elefantoj (elefantido ĵus naskiĝis) ĝirafoj, delfenoj, nordaj bestoj k.t.p. Eblas uzi la buson por ekskurso tien. Oni kunportu manĝon kaj sidu en la parko.

Petu aliĝilon kaj anoncu aliĝojn al: Stefan MacGill, Pannonia u. 30, I, 6, HU-1136 Budapest, Hungario < stefan.macgill@galamb.net  >. Pagojn direktu al la Centra Oficejo de UEA aŭ via enlanda kongresa peranto. Pliajn informojn kaj elpreseblan aliĝilon oni vidas ĉe la hejmpaĝo de UEA, sub “Kongresoj”.


 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03