JUBILEA  JARO  DE  ANTANAS  POSKA

 

Ĉi-jare tuta Litovio en tutlanda ŝtata nivelo mencias 100-jaran datrevenon de fama litova vojaĝanto,verkisto, tradukisto,ĵurnalisto,sciencisto, esperantisto, poeto Antanas POSKA (1903 1992).Jam antaŭ kelkaj jaroj estis fondita respublika komitato sub gvido de vicministrino pri kulturo por organizi tiun jubileon.En la komitaton eniras ankaŭ prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS kaj respondeca sekratariino Irena ALIJOSIYT?.

En marto pasis ĉiuj ĉefaj aranĝoj, ligitaj al la dato, sed multaj aferoj daŭros dum la tuta jaro.

La 19-an de Marto en Litovia teknika biblioteko en Vilnius estis malfermita ekspozicio dediĉita al la dato kaj konsistanta el verkoj de Antanas POSKA, manuskriptoj, fotoj, leteroj, diversaj dokumentoj kaj aliaj aferoj, ligitaj al lia personeco.La saman tagon en tiu-ĉi biblioteko estis prezentita la unua lia libro el serio "De Baltio ĝis Bengalio" en litova lingvo.Tuta serio konsistos el pli ol 10 volumoj.Tiu-ĉi la unua kaj dua libroj estis eldonitaj jam ĝis 1940, la tria estis presita, sed la tuta eldonkvanto neniigita lige kun veno de soveta potenco.En la unua volumo preskaŭ ĉiupaĝe oni povas legi pri Esperanto kaj esperantistoj, ĉar ĉiuj tutmondaj vojaĝoj de Antanas POSKA okazis dank al liaj esperantistaj kontaktoj kaj esperantista agado.Nun aperos la tuta serio.En la ekspozicio vaste respeguliĝas esperantisteco de Antanas POSKA.

La 20-an de Marto en Litovia scienca akademio okazis scienca konferenco laŭ temo "Personeco, verkaro,esploroj de Antanas POSKA".La konferencon gvidis direktoro de Direkcio de 1000-jariĝo de Litovio, kunaganto de Antanas POSKA s-ro Gediminas ILGYNAS.Estis legitaj 11 sciencaj prelegoj pri diversaj aspektoj de vivo kaj agado de Antanas POSKA.En ĉiuj el ili oni multfoje menciis kaj substrekis lian esperantistecon kaj esperantistan agadon.Speciala prelego pri li kiel pri esperantisto "Kavaliro de Verda Stelo" estis legita fare de vilniusa esperantisto Vytautas SILAS.

La saman tagon en ĉefa salono de Litovia scienca akademio sub gvido de vicprezidanto de scienca akademio, rektoro de Vilniusa pedagogia universitato, konsilanto de Litovia prezidento pri kulturo, scienco kaj edukado akademiano prof. habil. Dr. Algirdas GAIZUTIS okazis oficiala solena kunveno dediĉita al la dato.Estis farita prelego pri vivo kaj agado de Antanas POSKA, montrita filmo pri li, legitaj fragmentoj de liaj verkoj, rakontitaj rememoroj de liaj konatoj sciencistoj, verkistoj, esperantistoj k.a. Estis trafaj muzikaj kaj popoldancaj pauzoj.
La saman tagon estis inaŭgurita ekspozicio pri vivo kaj agado de Antanas
POSKA en biblioteko de Litovia scienca akademio.Ĝi daŭros tutan monaton.

La 24-an de Marto estis malfermita tre riĉa kaj prestiĝa ekspozicio pri Antanas POSKA en ĉefa nacia biblioteko de Litovio en Vilnius libroj, manuskriptoj, fotoj, dokumentoj, gazetartikoloj k.s.Ĉie tre vaste videblas lia esperantisteco kaj esperantista agado.Tiu-ĉi ekspozicio funkcios ankaŭ tutan monaton.
La saman tagon vespere en Respublika Instruista domo okazis kunveno pri tiu-ĉi legenda personeco por instruista publiko.

La 25-an de Marto en Kaunas, en urba publika biblioteko okazis vespero, dediĉita al 100-jariĝo de Antanas POSKA.Oni rakontis pri tre multfaceta lia vivo kaj agado, interalie, Povilas JEGOROVAS parolis pri lia esperantista agado.Estis faritaj kelkaj prelegoj, rememoroj, legitaj liaj verkoj, poeziaĵoj, muzikado.Samtempe en la biblioteko estis malfermita riĉa ekspozicio pri li, ĝi funkcios monaton.

En ĉiuj aranĝoj partoprenis gvidantaro de Litova Esperanto-Asocio kaj multaj esperantistoj.Meze en ĉiu aranĝo partoprenis po 200 personojn.
Krome, multaj aranĝoj okazis kaj okazos en distrikto PASVALYS, de kie devenas Antanas POSKA.
Krome, aperis kaj aperos multaj artikoloj en diversaj litovlingvaj gazetoj kaj revuoj, radioelsendoj, televidaj elsendoj, fotoekspozicio en Litovia  fotoarta societo.

Aperis kaj aperos multaj libroj de Antanas POSKA kaj pri li.Estis jam menciita la unua volumo el 10 pri liaj vojaĝoj.Baldaŭ aperos solida kolektiva monografio pri Antanas POSKA, en kiu tuta ĉapitro estos pri lia esperantista agado.Krome, aperos en litova lingvo lia libro pri la tuta vivo sub titolo "Fabelo de mia vivo".Zorgita de Litova Esperanto-Asocio aperos lia "Esperanto raktas" (Ŝlosilo de Esperanto), jam aperinta en 1929 kaj 1969.Sian vicon atendas lia ĉefa esperantlingva libro "Ni ĉiuj estas fratoj", kiu konsistos el du volumoj.Estas eldonitaj eĉ du poŝtaj kovertoj, dediĉitaj al lia datreveno kaj speciala unutaga poŝta stampo.

Detale pri esperantista agado de Antanas POSKA legu en "Litova stelo" Nr. 2 kaj 3 de 2003.Mi ĉi-tie menciu nur tion, ke lin kiel personecon ĉefe edukis kaj formis lia esperantisteco.Esperantisto li fariĝis estante 10-jara.Ĉiuj ĉefaj liaj sortoskuaj vivoeventoj estis ligitaj kun lia esperantisteco multjara tutmonda vojaĝo, ekzilo, savo de judoj k.s. Lia esperantisteco estas sentebla en ĉiu paŝo de lia tre interesa , eventoriĉa kaj samtempe tragedia vivo.

Li estis esperantisto en vera senco de tiu vorto pense kaj anime li ĉiam  agis en spirito de humanisma esperantista movado.
Ekde 1937 ĝis 1940, t.e. ĝis likvido pro sovetia okupacio li estis  prezidanto de Litova Esperanto-Asocio.


Povilas JEGOROVAS
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio


Kaunas,
La 2-an de Aprilo,2003

Tiun sciigon elsendis al "BAVARESPERANTOINFO":

***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@uea.org  >
***********************************


 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03