13a Eŭropa Esperanto Forumo
La 13-a Eŭropa
Esperanto Forumo okazis en Belgio, en Huizingen, 16-20.06.2003.
Forumon iniciatis Internacia centro pri kulturo kaj turismo Internacia klubo "Esperantotur"
Pollando, kaj ĝin organizis APE (Asocio por Esperanto) Belga Esperanto Federacio
prezidata de Marcel Delforge.
La vojaĝon organizis LatEA Riga klubo "VERDA ONDO". Partoprenis ĝin "Milzkalnieki"
folklora ensemblo el Latvio, el regiono Tukums, Milzkalne. Ensemblo apartenas al
bieno-muzeio "Ŝlokenbeka", unu el plej vizitindaj lokoj en Latvio.Milzkalne lau
traduko signifas "Granda montaro". "Milzkalnieki" grandmontaranoj. Fakte
temas nur pri malgrandaj montetoj, en Latvio ja ne estas montoj.
Ensemblo prezentiĝis tri foje en Belgio: en Huizingen por Esperantistoj, apud
Huizingen en Rode antaŭ 500 infanoj de elementa lernejo kaj en Ŝarlerua por
Esperanto kursanoj.
Milzkalnieki mem estas komencantoj, ili speciale lernis kelkajn popolkantojn en
Esperanto kaj havis esperanto kurson "Mazi en Gondolando" en la buso. Buso estis
plenplena 40 ensemblanoj kaj du gvidantinoj, Eva Abersone studantino pri
turismo de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, AIS San
Marino, Mara Timermane, gvidantino de VERDA ONDO, kaj motoro-prezidanto de
Internacia klubo “Esperantotur" de Bydgoszcz Andrzej Grzebowski.
Tre fruktodona estis vizito en Eŭropa Parlamento. Latvoj eksciis, ke ne nur oni
postulas denaskan uzon de la angla sed ankaŭ la francan.
En la programo estis vizitoj de Luksemburgo, Belgio, Nederlando,
Francio, Germanio kaj Pollando.
La lasta plej sukcesa koncerto okazis en Ŝeĉino en katselo, antaŭ prusa-kavalira
kastelo. La koncerton organizis urbaj instancoj kaj ensembo “Pomorze" kies
gvidanto Esperantisto Marian Gorski ankaŭ studas en AIS San Marino, kaj ĝin ĝuis
pli ol 200 enloĝantoj.
En repertuaro de “Milzkalnieki" estas enigmaj dancludoj harakterizaj por Latvio.
Gvidantino de la ensemblo Liga prezentis interesan ludon, ŝi divenis la sorton
laŭ malnova latva sorĉmaniero al ĉeestantoj.
Sekvontjare Forumo estas planota 11.-16. de junio 2004. en Huizingen.
Bonvenaj folkloraj ensembloj de Belgio por konatiĝo kaj kunkantado.
Mara Timermane
VERDA ONDO