Helpo petata de UEA por la "UEA-vikio"
Vikio, se mi bone komprenis, estas nova
maniero fari TTT-paĝojn kaj ebligi
al ĉiuj kontribui al ili.
Danke al la gastameco de TEJO kaj al la kunlaboremo de la TEJO-volontulo,
Chuck Smith, UEA nun havas sian vikion:
http://www.tejo.org/uea
Tio signifas, ke la problemoj ĵus komenciĝis. Nun oni tre eksperimente
utiligas ĝin por kolekti informojn pri Fakaj Asocioj kaj pri
Esperanto-Centroj kaj Kursejoj.
Ni bezonas la helpon de homo, kiu povas facile manipuli tian vikion kaj
volas por UEA fari kelkajn komencajn strukturajn aranĝojn. (Mi mem provis,
sed mi tuj konstatis, ke tio estas multe pli malfacila por mi ol lerni la
uzon de la akuzativo en la adjekto de la epiteto laŭ la Plena Analiza
Gramatiko).
Helpemuloj bonvolu rekte kontakti min: renato.corsetti@uea.org.
Dankon!
Renato
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@uea.org >
***********************************