Helpopeto de junulara grupo en Ukrainujo
Ni, anoj de junulara Esperanto-klubo
"Verdaĵo" (urbo Odessa, Ukrainio), bezonas vian subtenon!
La klubo ekzistas ekde 1991, kaj ĉiam aktive partoprenas Esperantan vivon.
Anoj de nia klubo partoprenis kelkajn TEJO-KER Seminariojn, organizis en 2001
Lingvan Festivalon, kie estis reprezentitaj 19 lingvoj, produktas profesiajn
videofilmojn en Esperanto, organizas literaturajn kaj intelektajn ludojn por
junularo de la urbo. Ni estas senpaga klubo por junularo.
Sed, kiel en multaj lokoj de eks-Sovetio, ankaŭ en nia urbo komenciĝis
forprenado de ejoj de neregistaraj organizaĵoj. Ankaŭ nian ejon oni forprenis de
ni, kaj volas transdoni al boksista klubo. Pro kelkaj specialaĵoj de nia lando,
ni ne povas turni nin al juĝejo. Por defendi nin, ni penas organizi
leterkampanjon: leteroj de subteno el diversaj landoj povus influi al nia
urbestro, kaj, espereble, li ŝanĝos sian decidon. La adreso de nia klubejo, kiun
ni volas konservi: strato GOGOLA 5.
Tial mi petas vin sendi la leteron sur oficiala folio de via Asocio, sigelitan,
en 2 lingvoj: Esperanta kaj via gepatra. Kompreneble, la letero ne estu granda;
nur kelkaj linioj pri vera utilo de nia klubo al nia urbo kaj ĝia junularo.
La adreso: UKRAINIO, urbo ODESSA, 65026, Dumskaja pl. 1, Urba Konsilio, la
urbestro R. B. BODELAN.
Unu el ĉefaj strategioj de Esperanta movado nun estas promocio de junularo. Nia
junulara klubo ne volas ĉesi sian funkciadon nur pro manko de ejo. Ni laboras
por Esperanto kaj por junularo de la urbo, kaj ni esperas ricevi vian subtenon.
Plenestime,
Tatjana Auderskaja,
gvidantino de junulara Esperanto-klubo "Verdaĵo",
vic-prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@uea.org >
***********************************