Tradukpeto por gazetara agado UK
Aperdato:
14.06.2003
Projektopriskribo:
Bv. kunhelpi disvastigi tiun ĉi gravan tradukpeton sendante ekzemple al via
nacia listo. Dankon.
-----
Estimataj,
ĉi-jare ni planas ampleksan gazetaran agadon ĉirkaŭ la Universala
Kongreso, kiu ofertas unikan eblecon varbi pri Esperanto en plej diversaj landoj
de la mondo. La Brusela Komunikadcentro volonte ekas la laboron per lanĉo de
centra, individuigebla, artikolo sendenda en maksimumo de lingvoj al maksimumo
de gazetoj, revuoj, televidoj ktp.
Per nacilingva versio de la centra artikolo eblas sendi al lokaj/regionaj
gazetoj individuan artikolon kun peto je represo. Informoj pri aldonaj
kontakteblecoj ebligos al ĵurnalistoj pli profundigi la temon laŭplaĉe.
Unua paŝo nun estas kolekti laŭeble multe da lingvaj versioj. Se vi emas traduki
la ĉi-suban artikolon, bv. rekontakti nin sub la retadreso:
marko.lins@lingvo.org
, marko.lins@lingvo.org.
BONVOLU NE SIMPLE EKTRADUKI, SED UNUE KONFIRMIĜI ĈE NI, KE NE INTERTEMPE JAM
PRETAS VIA LINGVOVERSIO.
Ni jam havas lingvoversiojn en la
nederlanda kaj germana.
Ni ankaŭ serĉas homojn pretaj kunordigi resp. helpi en la kunordigado de la
gazetara agado (kutime laŭ landoj) mem. Sinproponoj tre bonvenas.
Bonvolu konsideri kunaktivi en tiu ĉi grava agado. Dankon.
Sincere
Marko Naoki LINS
-----------------------------------------
Brusela Komunikadcentro (BKC)
Eŭropa Esperanto-Unio
e-posto: marko.lins@lingvo.org
Tel. +32-498-133.177
Fax +32-2-640.5384
www.lingvo.org / www.esperanto.net
Por subteni: UEA-konto 'eece-p'. Dankon.
Tradukkonsiloj:
Ne traduku la majusklajn tekstpartojn ĉar ili estas la individue ŝanghindaj.
Laŭeble verku en aski-koda tekstformato aŭ en Word-rtf-formato.
(Komenco)
Gazetara Komuniko
KOLONJANO partoprenas Universalan Esperanto-Kongreson
88a Universala Esperanto-kongreso en
Gotenburgo (Svedio) de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2003
2000 homoj el 70 landoj - kaj neniu interpretisto. Ankaŭ ANTAUNOMO FAMILIONOMO
el VIAURBO ĉeestos.
ANTAUNOMO FAMILIONOMO el VIAURBO iros al la sveda urbo Gotenburgo por esti inter
pli ol 2000 homoj el 70 landoj. Tie li ne bezonos interpretistojn por
interparoli. "Ni parolas Esperanton.
Oni povas konstrui pontojn inter la popoloj ankaŭ sen interpretistoj," tiel
priskribas ANTAUNOMO FAMILIONOMO, membro de la OFICIALA NOMO DE LA GRUPO, la
celon de la renkontiĝo. Jam de [NOMBRO DA] jaroj, FAMILIONOMO estas entuziasma
esperantisto. "Mi ricevas ĉiutage leterojn el Japanio, Togolando aŭ Argentino. Ĉiuj
venas de amikoj aŭ konatoj, kiujn mi ekkonis per Esperanto," rakontas
FAMILIONOMO. "Nun mi ĝojas revidi en Gotenburgo malnovajn geamikojn el la tuta
mondo." En VIAURBO aktivas [NOMBRO DA] esperantistoj en la OFICIALA NOMO DE LA
GRUPO.
"Esperanto sin distingas per tio, ke ĝi estas speciale facile lernebla.
Ĝia kreinto metis ĉion en Esperanton, kion lingvo bezonas - sed ankaŭ ne pli ol
tio," diras FAMILIONOMO. "Neniu bezonas komplikajn regulojn kun multaj esceptoj,
kiujn oni devas parkerigi, por interkompreniĝo. Pro tio oni rezignis pri ĉio ĉi
en Esperanto.
La vorttrezoro konsistas el vortoj, kiuj estas internacie disvastigitaj kaj
konataj." Antaŭ 116 jaroj la varsovia humanisto Ludoviko Zamenhof publikigis
sian planlingvan projekton "Esperanto". Per la neŭtrala lingvo li intencis fari
sian kontribuon al popola interkompreniĝo kaj paco. Rapide ĝi ekhavis
subtenantojn kaj parolantojn en la tuta Eŭropo. Esperanto-parolantoj el diversaj
landoj kunvenas ĉi-jare en Gotenburgo okaze de la jam 88a
Universala Esperanto-kongreso, kies alta protektanto estas la sveda ĉefministro
Göran Persson. Dum unu semajno la subtenantoj de la internacia planlingvo
debatos pri la temo "Lingvaj Rajtoj kaj Respondecoj". Aldone la programo ofertas
prelegseriojn, kulturajn prezentojn, turismajn aranĝojn kaj ankaŭ infanan
programon - ĉio en Esperanto.Tiamaniere la lingva kaj kultura egaleco de ĉiuj
partoprenantoj estas protektita.
En la tuta mondo pluraj milionoj da homoj parolas kaj uzas Esperanton. "Por ili
unuavice gravas la praktika utilo de Esperanto," klarigas FAMILIONOMO. "Ekzemple
ekzistas listo de Esperanto- parolantoj, ĉe kiuj aliaj Esperanto-geamikoj
senpage povas tranokti.
Multaj gejunuloj uzas ĉi tiun oferton por favoraj kaj profundaj vojaĝoj. Sed
Esperanto ankaŭ ofertas al aliaj generacioj la eblecon rapide kaj senkomplike
trovi geamikojn en ĉiuj partoj de la mondo."
Tiu ebleco estas avantaĝata per tio, ke Esperanto dum la lastaj jaroj renkontis
kreskantan intereson. Unuavice gejunuloj okupiĝas lastatempe laŭ la vortoj de
FAMILIONOMO pri la planlingvo. Unu el la kialoj estas la kreskantaj lingvaj
problemoj lige kun la dominado de la angla lingvo, sed antaŭ ĉio la eblecoj,
kiujn la interreto ofertas.
Dum la 116 jaroj, ekde kiam Esperanto estis lanĉita, ekestis multfaceta
Esperanto-kulturo. Ekzemple ekzistas asocio de Esperanto-verkistoj, kiu ankaŭ
estas aligita al la internacia verkista asocio PEN. "Diskfirmao eldonas rok- kaj
popmuzikon en la lingvo, infanoj povas legi Asterix aŭ Tinĉjon en Esperanto kaj
ankaŭ la Biblio estis tradukita esperanten. Krom la universala kongreso okazas
ankaŭ amaso da aranĝoj por Esperanto-parolantoj dum la tuta jaro. "Oni povas
efektive ĉiun tagon ie en la mondo partopreni Esperanto- aktivaĵon," diras
FAMILIONOMO. Sed Gotenburgo estas ĉi-jare la kulmino. "Por tiu, kiu serĉas
kontaktojn kun homoj el aliaj landoj, Gotenburgo certe estas bona adreso,"
certigas FAMILIONOMO.
Senpaga represo
Bonvolu sendi provekzempleron al:
VIA LANDA ASOCIO, STRATO, POŜTKODO, URBO, LANDO,
TEL, FAKSO, RETPOŜTO
Pliaj informoj en la interreto:
http://www.esperanto.net,
http://www.uea.org,
HEJMPAĜO DE VIALANDA ASOCIO
Aŭ ĉe ANTAUNOMO FAMILIONOMO, STRATO,
POŜTKODO, URBO, TEL.
(Fino)
Kontaktadreso:
marko.lins@lingvo.org