Nova servo de UEA/Esperantoland

Ekestas, pro peto de ĉina Esperanto-grupo, nova servo de UEA/Esperantoland.
Se via loka Esperanto-grupo deziras vizitojn de esperantistoj eleksterlando aŭ simple el aliaj urboj, vi simple registru viajn dezirojn kaj tiel vi havos la eblecon vigligi la lokan Esperanto-vivon.
Iru al
http://www.EsperantoLand.org/grupoj , tiam al la mapo de via kontinento kaj poste de via lando. Tiam sube dekstre estas la ligo "Enmetu novan grupon", al kiu vi klaku.
Tiam vi povos enmeti informojn pri via loka grupo kaj pri la kunvenoj kaj pri la maniero atingi vin kaj pri la speco de vizitantoj, kiujn vi bonvenigas.

Amike
Renato

***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@uea.org>
***********************************

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03