Libro pri japanujo levas intereson pri Esperanto
De: "Aryan, india" <ranganayakulu@hotmail.com
Taglibro de vojaĝinto en japanujo levis intereson pri esperanto en andhra
pradeŝ
Ĉapitro pri Esperanto en JAPANUJO, LA SUKCESO CIVILIZACIA en la Telugua
lingvo allogis multajn interesulojn al Esperanto. La Telugua
estas unu el la plej popularaj lingvoj de Barato (pli ol 140 milionoj tra la
mondo parolas).
D-ro Ranganayakulu, kiu pasigis 4 monatojn en Japanio en 1994 kaj 95, verkis
interesan libron pri Japana civilizacio. Ĉitiu libro estis recenzita de India
Today (la plej vaste legata semajnĵurnalo en Barato) pasintnovembre.
La recenzo aludis al la libro ke D-ro Ranganayakulu aldonis tre valoran libron
al la aro da libroj pri vojaĝliteraturo kaj internacia komprenado.
La ĉapitro aparta pri Esperanto priskribas la historion kaj rolon de Esperanto
kaj ĝia taŭgeco por la hodiaŭaj lingvaj problemoj. Danke al tiu eseo la
eldonisto kaj la verkisto ricevas la inundon de enketoj kaj petleteroj, kiuj
ekinteresiĝas pri Esperanto.
La libro ankaŭ parolas pri Jumeiho terapio, tertrememo de la insuloj Japanaj,
interesaj priskriboj pri la kulturaĵoj kaj la rilatoj inter Barato kaj Japanujo.
La fina ĉapitro analizas pri la sociaj problemoj de Barato kaj eblaj solvoj. Nun
la Esperantocentro en Tirupati havas respondecon respondi al tiu inundo de
enketleteroj.
esperantocentro
en Tirupati
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@uea.org
***********************************