Tradukantoj bezonataj
Lernu.net estas paĝaro por instrui Esperanton kaj pri
Esperanto al la homoj de la tuta mondo. Ĝi havas multajn kursojn, kelkajn
nivelojn, kaj klarigojn kaj legaĵojn kaj en Esperanto kaj pri Esperanto.
Pli bone estus havi tiun paĝaron en multege da lingvoj, sed la enhavo en ĉiu
lingvo estu sama.
La paĝaro jam funkcias por pli ol dek lingvoj. Baldaŭ estos ankaŭ KD (kompakta
disko) kiu
enhavos la plimulton de la paĝaro.
La tradukado jam komenciĝis per kelkaj tridek lingvoj.
La stato de la tradukado ĝis hodiaŭ, 21 junio 2003, laŭ lingvo estas ĉi tiu:
nederlanda (nl) - 100,0%
pola (pl) - 100,0%
ĉina (zh) - 100,0%
hispana (es) - 100,0%
finna (fi) - 100,0%
germana (de) - 99,5%
angla (en) - 99,5%
litova (lt) - 98,5%
ĉeĥa (cs) - 96,6%
slovaka (sk) - 96,4%
rusa (ru) - 94,4%
norvega (no) - 93,3%
franca (fr) - 92,4%
japana (ja) - 89,2%
portugala (pt) - 80,8%
sveda (sv) - 79,2%
dana (da) - 66,8%
serba (sr) - 63,7%
turka (tr) - 57,3%
kataluna (ca) - 53,7%
korea (ko) - 27,0%
bosna (bs) - 19,2%
kroata (hr) - 13,8%
hebrea (he) - 11,3%
itala (it) - 9,7%
slovena (sl) - 1,9%
greka (el) - 1,8%
hungara (hu) - 1,6%
gaela (gd) - 1,0%
bulgara (bg) - 0,1%
rumana (ro) - 0,0%
afrikansa (af) - 0,0%
filipina (tl) - 0,0%
Konsideru ke ĉiuj lingvoj kiuj montras pli ol 90%, jam havas tradukanto(j)n. Sed
lingvoj kiuj montras malpli ol 90%, aŭ lingvoj kiuj ankoraŭ ne estas en ĉi tiu
listo, tiuj lingvoj bezonas tradukantojn.
Ekzistas sufiĉe bona programo por traduki el Esperanto al via Lingvo.
Por pli da detaloj rigardu:
http://www.lernu.net
Ĉi tiu paĝo ne bezonas pasvorton. Nur elektu vian lingvon. (la pasvorto estas
nur por la ekzercado)
ĈefaPaĝo: http://www.lernu.net/cgi-bin/wiki.pl?CxefaPagxo
Por Lingvohelpantoj:
http://www.lernu.net/cgi-bin/wiki.pl?PorLingvohelpantoj
Por traduki:
http://www.lernu.net/tradukado/
http://www.lernu.net/vortlernado/admin/index.php
Dankon al tiuj kiuj deziras kunlabori en "Lernu.net".
Salutas vin
Enrique Fremont, Kalifornio, Usono
tradukanto de "Lernu!" al la hispana lingvo.