Invito al letervespero pri karnevalo
Karaj samideanoj!
Kostroma E-Teamo (Rusio) invitas vin partopreni letervesperon,
kiu okazos komence de decembro 2003-a en Kostroma regiona scienca biblioteko.
Temo de la
letervespero estas
"KARNAVALA, NACIA KOSTUMO DE TUTA MONDO, iliaj specialecoj kaj diferencoj."
Bonvolu sendi al ni bildkartojn aŭ fotojn kun bildoj de karnavala, nacia kostumo,
infanajn kaj plenaĝulajn. Skribu, kiaj karnavalaj festoj okazis en via urbo.
Respondo post la vespero garantiata.
Anticipan dankon,
KETo
-------------
Adreso por sendaĵoj:
RU-156005
Kostroma
str. Ivana Susanina, 54/17-79
Jelena Serova (karnavalo)