Ĉiusemajna prediko

 

Bayo Afolaranmi estas tre serioza kaj diligenta Esperantisto Niĝeria. Li estas 33-jara, edziĝnta pastoro ordinita kaj laboras ĉe la sidejo de la konfesio de Niĝeriaj baptistoj. Verkado de tekstoj predikaj estas lia ĉefa laboro ĉe la sidejo. Li tiel disvastigas la evangelion al ĉiuj.
Ĉar li havas la reton je sia dispono, li deziras disponigi siajn tekstojn ankaŭ al Esperantistoj. Sube aperas la teksto de la pasinta semajno. Ĉiusemajne li dissendas tiajn tekstojn al interesiĝantoj. Legu sube lian tekston kaj aprezu mem.
Kiu ŝatus ricevi ĉiusemajne lian predikon , tiu rekte kontaktu lin, liverante siajn adresojn al li. Ties retadreso estas  :

Adebayo Afolaranmi
<
spiritualdigest@hotmail.com>

________________________________________________________________________

BATALU, HO ETERNULO!

"Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi; militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi" (Ps. 35: 1).

Ĉi tiu estas  psalma ero, kiu estas tre maljuste citita dum iu volas batali kontraŭ siaj malamikoj kaj ŝajnaj kaj realaj. Legante la psalmon, oni konsentus kun tiuj homoj ke la psalma ero estas ĝusta por batali ĉies malamikojn. La citaĵ o priatentinda ja troviĝas en la unua verso de la psalmo. Oni ne batalas por si kontraŭ siaj malamikoj; Dio ja faras la batalon!

Fakte, la skribinto de ĉi tiu tridek-kvina psalmo (David) havis multe da malamikoj, sed li mem ne batalis kontraŭ ili. Li invitis kaj petis Dion batali por li. Ne mirinde  estas, ke li ne  militis nepetante permeson de Dio (vidu 1 Sam. 23: 2, 4; 28: 6; 30: 8; 2 Sam. 5: 19, 23).


Kiel vi provas batali vian batalon? Ĉu vi invitis Dion batali por vi? Ĉu vi petos Lin fari la batalon por vi? Ĉu vi provas helpi Dion dirante al Li kion Li faru?

"Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero [de Dio]; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro" (Rom. 12: 19).

"Tial tiele diras la Eternulo: Mi juĝos vian aferon kaj Mi faros venĝon pro vi." (Jer. 51: 36).

En la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03