Retpaĝo pri Vilnius en Esperanto
Antaŭ kelkaj tagoj rezulte de
iniciato de Litova Esperanto-Asocio ekfunkciis retpaĝo pri Vilnius en
Esperanto.Ĝi estas en ĝenerala informa turisma retejo pri Vilnius, pri kiu
zorgas municipo de la litova ĉefurbo.La adreso de retejo estas
http://www.turizmas.vilnius.lt Tiu-ĉi retejo funkcias
en litova, angla, rusa,germana,pola,franca kaj ekde nun ankaŭ en
Esperanto.Enirinte en la retejon en supra dekstra angulo serĉu
Esperanto-flageton kaj klaku sur ĝin kaj Vi ricevos informojn en
Esperanto.Versio en Esperanto ne estas identa kun alilingvaj versioj, ĝi estas
iom pli mallonga.Estonte ĝi plivastiĝos.Esperantlingva versio havas jenajn
rubrikojn: Estu nia gasto, Urbo de kulturo, Plonĝu en la urbon, Litovio dum
jarcentoj kaj jenajn subrubrikojn : Situo de Vilnius, Historiaj eventoj, Plej
granda malnova urboparto en Orienta Eŭropo, Utilaj informoj, Pintoj el pasinteco,
Natura beleco, Ĝeneralaj informoj pri Litovio.La paĝon administras Turisma fako
de Vilniusa urba municipo.La tekston al Esperanto tradukis vilniusa
esperantisto-ĵurnalisto Laimius STRAZNICKAS, redaktis Petras CELIAUSKAS.La paĝo
estas farita por helpi al esperantistoj trovi informojn pri la urbo de la 90-a
Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la 23-30-an de Julio, 2005 en
Vilnius.Bonvolu legu, uzu, kritiku, proponu ion alian por perfektigi la paĝon.Ĉiujn
reeĥojn kaj dezirojn direktu al oficistino de Turisma fako f-ino Aukse
CEPAITE laŭ adreso
Aukse.Cepaite@vilnius.lt
Povilas JEGOROVAS
_______________________________________________
Litova Esperanto-Asocio
ab.k. 167, LT-3000 KAUNAS, LITOVIO
tel. ofica +370 37 208503,fakso +370 37 228616
litova.ea@mail.lt
Filio en VILNIUS, ab.k. 178, LT-2000 VILNIUS, LITOVIO
tel. ofica +370 5 2391078, fakso +370 5 2391121
irenaa@takas.lt
***********************************************************
Renato Corsetti, Universita' di Roma "La Sapienza", Facolta' Psicologia 1
<renato.corsetti@uniroma1.it