MARO,
SUNO KAJ ESPERANTO
JEN " NIA 71.a " EN PORTONOVO APUD ANCONA
MARO, SUNO KAJ ESPERANTO
JEN " NIA 71.a " EN PORTONOVO APUD ANCONA
Ancona aŭ , plej ĝuste, ĝia marbanejo Portonovo, estos ĉefurbo de Itala
Esperantujo en 2003. Tie okazos, de la 27.a ĝis la 31.a de aŭgusto, la 71.a
Nacia Kongreso de I.E.F. en belega kongresejo ĉe Hotel La Fonte .
La ĵusnaskiĝinta G.E.M. (Gruppo Esperantista Marchigiano) "La Verda Pego" sin
pretigas por aranĝi, kune kun I.E.F., allogan programon. Dume ĝi disponigis
vere belan kaj konfortan restadon.
Portonovo estas angulo en Konera Riviero, unu el la plej belaj lokoj en la
tuta Adria marbordo.Ne temas pri amasa strando: tie estas nur tri hoteloj kaj
kelkaj restoracioj. Ĉiam hela la akvo en la golfeto kaj sufiĉe trankvila (
ankaŭ en 2002 Portonovo ricevis la "bluan flagon"), la Ŝtoneta plaĝo estas
sieĝita de unika mediteranea makiso kun la pinaj ombreloj, kiuj proksimas la
gruzan subsunan kuŜejon! Supere imponas Monto Konero per sia majesta kruteco.
Ĉe Konera Riviero marbordo aperas alta kaj kruta , kaj prezentas senspirigajn
panoramojn; printempe la deklivoj paradas kun sia flava mantelo el ginistraj
floroj.
Hotel La Fonte estas sidejo de la Kongreso kaj tre conforta (kvarstela)
restadejo; sed se iu deziras "princan" loĝejon, li povas mendi, tute apude,
Hotelon " Fortino Napoleonico ": temas pri fortikaĵo konstruigita de Napoleono
por kontroli la navigadon en la marspegulo. Nun ĝi estas luksa hotelo kun
fenestroj kiuj malfermiĝas rekte super la maro.
Naturamantoj kaj Ŝparemuloj povos profiti je kampadejo " La Torre ": estas
necese antaŭmendi ne post aprilo 2003 laŭ prezoj, kiuj nunjare estas jenaj (potage):
spaco por propra tendo € 6,50 plus € 1,00 por kurento plus € 5,50 por ĉiu
persono;
spaco por propra logveturilo € 8,50 plus € 2,70 por kurento plus € 5,50 por ĉ
iu persono;
luado de ruldomo € 40,00 por du personoj plus € 5,50 por eventuala tria kaj
kvara persono .
"La Verda Pego" atendas vin, sed…. Atentu!! La loknombro kun tiuj kondiĉoj
estas limigita!
71a ITALA KONGRESO DE ESPERANTO
Ancona - Portonovo, 27 - 31 aŭgusto
2003
Gruppo Esperantista Marchigiano "La Verda Pego" - Casella Postale n°
521 - Ancona - Italia
Pagu prefere per la bankkonto n° 302
ABI-kodo 6055 CAB-kodo 2603 al Alessandra Grassini ce
Banca delle Marche - Ancona - Italia - Agenzia 7 - via Piave 55 indikante
la motivon de la pago kaj propran nomon kaj adreson.
Eblas pagi ankaŭ al Itala Esperanto-Federacio (Federazione Esperantista
Italiana, via Villoresi 38, 20143 Milano - Italia) per pĉk n° 37312204.
Bonvolu ne sendi aliĝilon sen samtempa pago. Sendu elektronikan skanilan
imagon de la pag-atesto al
alessandragras@tiscalinet.it
(Aŭ poŝte fotokopion de la pag-atesto al L.O.K.Gruppo Esperantista
Marchigiano "La Verda Pego" - Casella Postale n° 521 - Ancona -
Italia) Ĉiu aliĝanto uzu apartan aliĝilon. Personoj kun transpagaj
problemoj kontaktu rekte la Lokan Organizan Komitaton ĉe la Verda Pego,
Casella Postale n° 521 Ancona - Italia, aŭ telefone Daniela Bottegoni +39
071 31602 aŭ per elektronika poŝto:
menghini.marco@libero.it
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de
„BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03