Boulogne2005... okazos post monatoj !
Internacia renkontiĝo de Esperanto : Boulogne 2005
- La Nordfrancia Esperanto-Federacio organizos en 2005, dum la paskaj festoj de
vendredo la 25a ĝis merkredo la 30a de marto, okaze de sia ĉiujara federacia
kongreso, elstaran internacian amikecan renkontiĝon en Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer),
por memorfesti la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto de
1905.
- Ĉiuj samideanoj, kiuj deziros paŝi «laŭ la paŝoj de Zamenhof», estas invititaj
partopreni la eventon ! Baldaŭ estos eldonitaj la aliĝiloj.
Pluraj asocioj por la renkontiĝo
- Partoprenas en la organizo de tiu evento, krom la Nordfrancia Federacio,
ankaŭ SAT-Amikaro (kiu tiam okazigos sian 60an kongreson), Unuiĝo Franca por
Esperanto (UFE, kiu tiam
okazigos sian nacian interasocian kongreson)
kaj la belgaj kaj brita Esperanto-asocioj (kadre de escepta Markola Kongreso). >Asocioj
Riĉa programo elfarota
- Por la renkontiĝo jam estas planitaj koncertoj, prelegoj, ekskursoj... Ni
antaŭvidas la alvenon de multaj francoj, sed ankaŭ angloj, belgoj kaj, pli ĝenerale,
tuteŭropanoj.
Unu renkontiĝo por tri kongresoj...
La internacia renkontiĝo Boulogne2005 arigos tri asociajn kongresojn :
- la Markolan Kongreson inter Nordfrancio, Anglio kaj Belgio,
- la 60an Kongreson de SAT-Amikaro,
- la Nacian Interasocian Kongreson de Espéranto-France.
Patronado
- La urbestro de Bulonjo-ĉe-Maro, S.ro Frédéric Cuvillier, sin prezentis
patrono de la Esperanto renkontiĝo de 2005.
- Venonttempe konsistiĝos aparta Honora Komitato el oficialuloj kaj eminentuloj.
La temo nun principe decidita
- En sia kunsido de la 22a de februaro 2003 la Organiza Komitato difinis la
temon de la renkontiĝo Boulogne2005 : «Esperanto : perspektivoj post 100 jaroj
de renkontiĝoj» !
----------------------------------------------------------