Karaj samideanoj, mi preparis ĉi tiun raporton, kiu estas ankaŭ laborplano kun pluraj proponoj, por mia prelego ĉe la junulara festivalo sed poste mi ne povis partopreni. Tamen  la temaro povus esti interesa kaj havi evoluiĝojn. Urĝe estus realigi agadon “Intervjuoj”. Mi esperas ke vi trovos ion interesan kaj ke vi  ne sentas vin ĝenata de mia raporto  . Dankon Giorgio

 

INFORMADO LAŬ DISVASTIGO

gazetara agentejo pri problemoj de komunikado

 

 La mondo ne konas la projekton Esperanton.                                                                                                                                              

Spite al pli ol 100jara ekzisto esperanto, kiel lingvo kaj kiel valoro, estas nekonata aŭ tute miskonata. La imago kiu disvastiĝis ne korespondas ĝenerale al la efektiva konsisto kaj potenzialo de la projekto Esperanto. Projekto, kiu signifas por ni antaŭ ĉio propono al internaciaj instancoj de rimedo por defendo de lingvoj kaj kulturoj kaj, en la aplikado kaj uzo ekde ĝia naskiĝo ĝis hodiaŭ, transnacia mondkoncepto kaj inklino al komprenemo (preterlasante “la lingvo de paco” iom sensignifa kvankam kelkfoje utila slogano).

 

La fakto estas ke la lingva problemo ne estas populara afero kaj eĉ kleraj personoj ĝin subtaksas. Plurfoje Piron, la plej granda spertulo kiun ni havas tiurile, ĉar venanta de la kampo de komunikado lingva, substrekis ke la plimulto de intelektuloj, politikistoj, lingvistoj, ĵurnalistoj  kaj aliaj personoj socie engaĝitaj,  minimumigas lingvoproblemojn  kaj unue ne donas gravecon al lingva handikapo, kiel li nomas la kondiĉon de iu kiu ne posedas sudiĉe lingvon , kaj due  prezentas lingvojn ege pli facilaj ol ili en realo estas. Ernst Nolte deklaras ke kiam li havis seriozajn problemojn en aziaj grandurboj tre malfacile estis por li kompreniĝi en la angla. Sed mi ankaŭ havas interesan sperton. Antaŭ kelkaj jaroj facilanimaj italaj ĵurnalistoj skribis ke en Nederlando oni decidis leĝe ŝanĝi lingvon al la angla kaj mi legante la novaĵon parolis pri tio kun pluraj miaj amikoj el klerula medio: advokato, psikologo, kuracistoj ktp kaj ĉiuj diris ke ili trovis natura la elekton , ke oni legalizis situacion realan  kvazaŭ oni movas ŝaltilon. Tro surfaca sinteno por kleruloj.

 

Tamen la manko de atento al esperanto estas ĝenerala. Ke ĝi povas havi kelkajn difektojn ĉiuj povas facile aserti- ĉio estas kritikebla kaj ĉio estas plibonigebla- sed tute ignori aŭ detrue fortranĉi ĝin, kiel ni plurfoje konstatis, precipe de opiniistoj, ĝi tute ne meritas. Al facilanimeco aldoniĝas do nekono aŭ pli ofte miskono de la projekto.

Kulpas pluraj faktoroj inter kiuj manko de profesia kaj vastskala informado fare de la organizoj kiuj ĉiam lasis al unuopuloj ofte tro fervoraj la varbadon, kiu ofte verŝajne rezultis tute kontraŭefika sed, kiu, cetere, permesis al la lingvo disvastiĝi kaj pluvivi ĝis hodiaŭ. Estas tamen tempo ke oni pripensu en kio oni eraris por eviti danĝeran persiston kaj ke la respondeculoj fariĝu pli atentaj kaj prudentaj kaj diskonigu daŭre rekomendojn pri varblinioj kaj publikaj rilatoj. Kompreneble nur konsilojn, ellaboritajn tamen de spertuloj kiel eble plej profesiaj, al kiuj nepre oni sin turnu okaze de kampanjoj.

Iam ĉe ni italoj oni diris “sta scritto” por signifi ke temas pri nekontestebla  vero kaj restas ankoraŭ tiu sento de respekto por presaĵoj kvazaŭ temus pri sakraj skriboj: ankaŭ el tio rezultas la potenco de gazetaro. Tamen la publikigo povas ankaŭ agi negative. Oni devas eviti laŭ mi ke la informoj fariĝu tro personaj kaj tro insistaj se oni volas ke la mesaĝo ne perdu kredeblecon kaj intereson. Tro ofte aperas mia nomo en la titoloj kaj en la enhavo de la artikoloj kaj eĉ mia foto (kaj la nomo kaj foto de Marco Meneghini en gazetoj de regiono Marche) kaj tiel esperanto riskas aperi preskaŭ persona afero kaj post kelka tempo ankaŭ iom maniula se ne aperas aliaj nomoj kaj aliaj faktoj. Do necesas bombardado inteligenta kiel tiu de la nuna milita aviado: la bomboj ne devas damaĝi esperanton!

 

Sed malglataĵoj venas ankaŭ de ekstere pro tute nova fenomeno, rezulto de neatendita informatika progresso t.e. bombardado de informoj kaj novaĵoj kiuj tuŝas seninterrompe ĉu la redaktejojn ĉu la ordinarajn homojn devigante ilin elimini ĉion kion oni ne rekonas  tuj utila. Miriadoj da mesaĝoj en kiuj miksiĝas nedistingeble valoraĵoj kaj fuŝaĵoj en vivo ĉiam pli agitita. Ĉar retpoŝto estas tiel facila kaj rapida, komunikado per ĝi pligrandiĝis drame. Infanecaj uloj kaj gajnoavidaj entreprenoj akiras  per amasklikado la senton de ĉiopovo. Spamado reĝas. Tro intensa uzo de retpoŝto povas redukti la valoron de la mesaĝo kiun ĝi dissendas laŭ Jonathan Whelan (e-mail@work). Tion ni povas konstati ĉiutage kun la mesaĝoj de la diskutgrupoj multaj el kiuj forglitas neatentitaj. Oni antaŭvidas ke post kelkaj jaroj la kvanto de retpoŝtaĵoj kiujn entreprenoj (kaj ankaŭ ordinaraj homoj) ricevos estos tute netolerebla:

Necesas do pli atenta aliro kaj antaŭ ĉio personaj kontaktoj. Eble ni revenos al pergamenoj kaj al leterkolomboj.

 

Kial agentejo

Ĝuste por pli atenta aliro al gazetaro.

Por havi pli da ŝancoj esti akceptataj de la redaktejoj antaŭ ĉio kiel kolegoj.

Por esti konsiderataj pli fidindaj rilate respekton de kopirajto  ĉar la agentejo havas respondecan direktoron kaj estas enskribita ĉe la tribunalo. Oni kutime opinias ke la redaktejoj atendas senpacience artikolojn ankaŭ se enĵetitaj tra la fenestro de viglaj samideanoj, ĉar la gazetoj bezonas ĉiam plenigi truojn, sed precipe artikoloj subskribitaj estas tre malfacile akceptataj de gazetoj se ili ne certiĝas pri la deveno. La lokajn novaĵojn mi sendas tamen per titolita leterpapero (virtuala) de itala federacio kiel regiona delegito.

Por ne montriĝi apartecaj, partiecaj kaj paroli pri esperanto ne nome de esperanto,t.e. de la aparato, sed de privata entrepreno, kiu havas sian mondkoncepton en kiu estas ankaŭ esperanto sed antaŭ ĉio volas informi pri komunikado kaj agas rapide kaj sen ligiloj per sia sindona kaj vigla teamo.

 

Plurismo de subjektoj agantaj

Ĝuste pri la lasta aserto, se necesas klarigo, ni opinias ke la venkanta strategio estas tiu de plurismo de subjektoj  agantaj. En Italio almenaŭ : IEF, Disvastigo kaj lingvodefenda asocio kiel la naskiĝinta Allarme lingua kiel neutralaj organizoj kaj ERA kiel politika organizo, subjektoj kiuj kunlaboru lojale kaj sen prevarikado laŭ la liberalaj principoj de reciproka respekto, kiuj estas la fundamentoj de demokratia evoluiĝo kaj civila progresso for de la kulturo de “antaŭ ĉio la aparato” de grizaj tempoj. La aparato (UEA aŭ landa asocio) klopodu organizi servojn kaj kunvenojn por helpi la aliajn plibonigi ilian  vivon pere de esperanto penante interesigi kaj kuntreni aliajn subjektojn, kiel grandajn organizojn de profesiaj kategorioj, al kiuj oni lasu la honoron (kaj la ŝarĝon-en la itala oni diras “l’onore e l’onere) de organizantoj. Se iu iniciato havas pli da ŝancoj kun politikaj verduloj oni lasu la iniciaton al ili kaj donu maksimuman helpon ne zorgante pleje meti aparatan stampilon. Ju pli da subjektoj montriĝas interesitaj al esperanto des pli bone por esperanto kaj nature ankaŭ por la aparato, kiu sekve tiamaniere pligrandiĝas. Sed por tion fari nepre necesas posedi entrepreneman pensmanieron kaj liberalan spiriton.

Mi insistas iomete pri la temo ĉar mi taksas ĝin interesa por aktivuloj kaj havas du  spertojn por rakonti.

Antaŭ du jaroj mi trovis terenon ekspluatindan en la ĉie disvastigitaj kluboj de fungo-amikoj kaj proponis programon “Per esperanto al fungoj, per fungoj al esperanto” kun vojaĝo al Ŝlovakio  en kiu estas fungoriĉaj arbaroj. La vojaĝo ne okazis pro kelkaj neantaŭviditaj problemoj sed mi povas montri la belan faldfolion ilustritan kun detaloj ankaŭ de kurso de esperanto. Ĝi estas je la nomo de la mikologia asocio kaj ne de la esperanto-grupo ĉar tiamaniere la iniciato havus pli da ŝancoj sukcesi.. Poste kelkaj interesitoj el pluraj landoj  kunvenis en Poprad kie fondiĝis Mikoklubo.

Alia sperto. Antaŭnelonge mi estis frostigata de la vortoj de juna studento kiu, dum amika renkonto en picejo de norditala urbo kun esperantistoj, traktis sian patron kaj sekve ankaŭ nin, kiuj samideanas, kiel stultuloj ĉar ni kuraĝas elpensi la neelpenseblon por apogi nian lingvon, (ke la aviadiloj falas pro la angla, ke la diskriminacio por anglofonoj de naskiĝo okazas ne pro efikeco sed  imperiismo ktp) kaj ke ni estas pretaj vendi nian animon por la fina venko.Mi sentis min vere frapita. Konkludo:  ĉu ne estus pli efika, por kelkaj apartaj iniciatoj, agado nome de partio aŭ pli bone de lingvodefenda asocio ? Ĉu tion oni ne devas konsideri  se oni volas atingi ion pozitivan por la projekto ?

 

Komuniki ke ni ekzistas

Ni devas komuniki per klaraj simplaj vortoj antaŭ ĉio ke ni ekzistas. Kiel sieĝiata manpleno da homoj per senĉesa moviĝado donas la impreson esti pli fortaj kaj multnombraj, ni multiĝu moviĝante per niaj regulaj informoj.

Ne necesas diri ke kiam okazas rimarkindaj eventoj pri esperanto estas la redaktejoj mem kiuj zorgas pri aperigado de artikoloj kaj ni povas nur plivastigi la publikigon. Ekzemple, okaze de la publikigo de la konkludoj favoraj al  instruado de esperanto en elementaj lernejoj de la Komisiono pri lingvo internacia (tielnomita esperanto),  aperis pluraj artikoloj, kiujn mi povas montri, inter kiuj:

              Avvenire       12/5/93  ĉefartikolo: Esperanto kaj kuketoj

                                                  Aliaj: Fascismo diris ne .Afero de demokratio.     La ĉina kaj la turka niaj modeloj.

              Avvenire         5/1/94    Ĉu lingvo nacia aŭ fremda aŭ dialekto? Se vi permessa mi parolas esperanton.

              La Stampa    14/4/94   Studu kaj vi estos doktoro (pri la unua katedro ĉe Univ.TO)

              Il Giorno        5/2/94   unua art. : E. ne havas korpon nek animon

                                                  dua art. Radikaluloj: ĝi lerneblas en 500 horojn ne en 10.000

Okaze de 100jariĝo de esperanto:

             Avvenire: E 100jara. Ĉu ni adoptu ĝin kiel federacia lingvo?

             Osservatore Romano : Pastro Kolbe deziris aperigi en esperanto “La kavaliro de senmakulino”

             Oggi:   Lingvo por ĉiuj nacioj

             Il Giornale: “La artefarita lingvo de pola kuracisto” de fama ĉefartikolisto Ricossa. La artikolo traktis kun kleraj citaĵoj de famaj italaj aŭtoroj la lingvon ridindige kaj tio indignis min tiele ke mi  leviĝis frue, je la kvina, la morgaŭan tagon kaj skribis longan reagleteron. La ĉefredaktoro telefonis al mi gratulante min pro la artikolo sed petis min ke mi malakrigu ĝian komencon. Poste mi malkovris ke almenaŭ aliaj dek personoj , la inteligencio de la itala movado, reagis per longaj leteroj sed mi ne rememoras pri aliaj aperoj. Kiom da tempo kaj energioj perditaj. Kaj Montanelli, direktoro de la gazeto tute ne konvinkiĝis al esperanto kaj konsideris ĝin maksimume kiel plaĉa hobio kiel fiŝkaptado.

Post monato Il Giornale denove pri esperanto :”La revo pri universala lingvo ankoraŭ allogas homojn de ĉiu aĝo” kun melankolia artikolo kun amaraj konstatoj:” Kiu kredas al tiu lingvo sentas sin en sia intimo investita per misio kaj eniras en mallarĝan komunumon kiu aspiras al universala komunikado sed  konklude izoliĝas en konversacioj inter inicitoj”. Ĉu estis tia la impreso ricevuta de la leteroj de la plej inspiritaj samideanoj ? Aŭ niaj argumentadoj bezonas akran revizion ?

 

Okaze de apero de verko de Umberto Eco pri serĉado de lingvo perfekta en kiu li dediĉas ĉapitron al esperanto reliefante ĝian gravecon aperis ankaŭ pluraj artikoloj en nacia gazetaro.

Okaze de premio Zamenhof ankaŭ.

 

Pri ne tiel gravaj eventoj ni devas kontentiĝi pri variaj novaĵoj veraj aŭ pli ofte duonveraj, almenaŭ verŝajnaj.

La ideo pri Disvastigo venis al mi ĝuste kiam mi sendis al oficejo de Informagiovani (urba informejo por gejunuloj) la informon pri invito de esperantistoj kuracistoj de Ivanovo. En la vitrino de la oficejo en la centro de la urbo estis klare videbla anonco : “IVANOVO INVITAS-tre bona ŝanco por kuracistoj kiuj konas esperanton (aŭ intencas ĝin lerni. La esperanto.klubo de kuracistoj de Ivanovo (Rusujo) invitas kuracistojn kaj studentojn pri medicino de aliaj landoj praktiki medicinon en la urbaj hospitaloj kiel siaj gastoj” (Pli poste ni sendis la informon ankaŭ per Disvastigo) Do, la mesaĝo tute ne volis komuniki la ŝancon praktiki gaste medicinon en Rusujo ĉar ĝenerale se kuracistoj .decidas studi eksterlande ili elektas aliajn landojn sed la mesaĝo volis simple informi ke ekzistas kuracistoj kiuj konas esperanton. Mi ne scias ĉu la anonco altiris la atenton de kuracistoj sed de tempo al tempo al la lokaj kunvenoj vidiĝas tri kuracistoj kaj oni diris ke ĉe simpozia renkonto oni ne mokis kiel iam antaŭe kuraciston kiu parolis skize pri esperanto.

Alia simila informo kiun mi preteratentis kaj nun trovas azarde: Kirurgoj el Mongolujo deziras konatiĝi kun samprofesiuloj.

Alia ĉiujare ege varbcele utiligebla informo, precipe por junularaj organizoj, estas la anonco de le lingvo-kursoj de Somera Esperanto-Tendaro de Lanĉov Ĉeĥa Respubliko. Lingvoj per malmulte da eŭroj (lastjare 7 euroj)- En belega loko inter arbaroj de Moravio, apud vilaĝo Lanĉov proksime de aŭstra landlimo ĉe digolago kun strando kaj boatoj je dispono kursoj de lingvoj esperanto,angla,germana,franca kaj rusa kun tre lertaj instruistoj. Loĝado iom sparta en kabanoj sed kun 5 abundaj manĝoj tage ktp

 

Mi informis la lokan gazetaron ke la esperanto-grupo organizas vojaĝon al U.K. kaj aperis pluraj artikoloj. Unu el ili mi sendis ankaŭ al diskutgrupo itala kaj al  grupo reago kun la klarigo kaj invito komenci utiligi Goteborg por informi (tion ni jam faris ankaŭ pere de Nova Sento):

 

“ESPERANTISTI A GOTEBORG estas la granda titolo de la artikolo kiu anoncis la organizon fare de la esperanto-grupo de Chieti de bela vojagho al Goteborg kun interesaj haltoj kvankam nur mi kaj mia edzino partoprenos.

 Mi komencis utiligi Goteborg por informi ke ni ekzistas. Mi invitas agi same la aliajn italajn grupojn kaj ankau eksterlandajn.Tiaj artikoloj povus esti centoj kaj centoj. Lau mi ne gravas se oni iom fanfaronas dirante ke oni aranĝas fabelan vojaĝon ĉar se oni turnos sin al vi por aliĝi vi povas diri ke la aliĝoj ne estas sufiĉe nombraj (au vi decidas vere organizi la vojaĝon!) sed ĉiuj kiuj legis  scias ke la esperantistoj organizas belan vojaĝon al grava kongreso, au pli simple ke ili ekzistas.  Ideale estus utiligi la U.K. por promovi la movadon ofertante gustumadon de esperanto el la vivo, nature sen altaj kotizoj por la scivolemuloj, kiuj povus partopreni kelkajn aranĝojn lauvice.La rimedo lau mi estus pli celtrafa kaj malpli melankolia ol  la kampanjo Membro membron, kiu shajnas esti la lasta alvoko de asocio en agonio.”

Mi ricevis komplimentojn de kelkaj retanoj eksterlandaj. “La ideo mem ŝajnas esti tre bona”-skribis

Don Harlow. Sed se oni ne aplikas ĝin la ideo estas fumo.

Mi ne povas kontroli ĉiujn lokajn gazetojn (kaj des pli neeble kontroli ĉu niaj informoj aperas ĉe la nacia gazetaro-ni nun sendos al pli ol 1.500 titoloj) kaj certe maltrafas multajn artikolojn, tamen la informo pri Goteborg aperis almenaŭ en:

                                        Il Messaggero: Esperanto. La grupo de Chieti moviĝas al Svedujo

                                        L’Amico del Popolo : Esperantistoj al Svedujo

                                        La Cronaca  : Ankaŭ de Chieti al monda kongreso

Sed la informo aperis certe ankau en Il Tempo, Il Centro kaj Abruzzopress

 

La “lokigado” de novaĵoj

Paroli pri U.K. en italaj gazetoj estas iom malfacile, eĉ pli malfacile en la lokaj. Tamen se ni igas iamaniere loka la nelokan informon tio eblos. Mi alvokis al kunlaboro la italajn agemajn samideanojn per slogano “10 minutojn monate por lanĉi esperanton”. La lokaj perantoj de Disvastigo devis, aŭ pli bone devus ĉar la procedo estas ĉiam valida sed necesas esti pretaj tion fari, kontakti la lokajn gazetojn kaj sendi al ili per titolita papero de Disvastigo (kiu havas rajtigon de tribunalo kaj direktoron respondecan) sianome ĉiumonate la informojn nur lokigante ilin per ŝanĝo de kelkaj detaloj kiel la nomo de la urbo.

Nur kelkaj aktivis tamen ekzemple aperis anonco pri la IJK de Strasburgo en:

      L’Aquila  La Cronaca : Junuloj al Strasburgo

                     Il Tempo   

                     Il Centro                      

      Teramo     Il Tempo :La esperantistoj de Teramo ktp

                     Il Centro    : Al kunveno de Strasburgo

      Pescara     Il Tempo   Invito al junularo de Abruzzo partopreni al internacia kongreso de Strasburgo. Plurlingvismo en Europo.

      Chieti      Cronaca : Ankaŭ Chieti partoprenos….

                 Abruzzopress : Esperantistoj de Abruzzo al kunveno de S.

 

 Ĉi tiuj informoj volis nur diri: esperanto vivas ankaŭ en Abruzzo kaj ne estis direktataj al  verdaj junuloj kiuj ne ekzistas kaj verŝajne neniu junulo el Abruzzo partoprenis la kongreson. Tamen iu intereso vekiĝis en junularo kiu  kuraĝigas nin en nian direkton.

 En aliaj regionoj:

      Massa  Il Tirreno        Ĉiuj al Strasburgo nome de esperanto

      Firenze La Nazione     Esperanto en Strasburgo

      Rovigo Il Gazzettino    Al Strasburgo por paroli pri plurlingvismo

 

Pri U.K. en Zagrebo

Il Tempo : 10 abruzanoj al monda kongreso de e.

Aliaj artikoloj en Il Messaggero, La Cronaca, Il Centro kaj Abruzzopress

 

Pri Goteborg ni jam diris.

 

Pri Pasporta Servo

Il Messaggero : Gastigado-Esperanto, 15 punktoj por gastigado en la regiono, 7 en la urbo

La Cronaca : Pasporta Servo-japana esperantisto vizitas Chieti (kun foto)

                    Ĉiam pli vasta la reto de P.S.

Il Tempo : Turismo. Esperanto- rekordo en gastigado

              : Esperanto:kontaktpunkto

Amico del Popolo :Chieti- novaj punktoj por gastigado

Il Resto del Carlino : Esperantistoj akceptitaj en recanati

La Gazzetta di Mantova :La punktoj por gastigado en Mantova

Raccontare Recanati : Malkovri la mondon per esperanto

 

Ni devas tuŝi alian  grandan okazon por aperigi artikolojn: la parlamentaj demandoj kvankam la tereno estas ege pli peza ol la programo “10 minutojn” sed indas diri kelkajn vortojn. Disvastigo interesiĝis pri la parlamentaj demandoj ne por politika agado sed  por informa agado ĉar la iniciato estas tre fruktodona tiurilate. Mi proponis sukcese al senatano de mia urbo parlamentan demandon pri lingva diskriminacio kiun li tuj prezentis kaj sekve ni havis:

               Il Messaggero : Parlamenta demando de AN

               Il Secolo d’Italia : Angla lingvo: parlamenta demando de AN

               La Cronaca   : parlamenta demando de Senatano Zappacosta

               Il Tempo (nacia) :Ribelo kontraŭ la angla alvenas al Parlamento

               Il Tempo (loka) : preskaŭ same

               Abruzzopress :  Sen Zappacosta kontraŭ lingvaj diskriminacioj

               DestraSenato.it : Europa Komisiono: Zappacosta :”Ne al lingvaj diskriminacioj favore al anglofonoj laŭ naskiĝo

               Agentejo ASTRA : parlamenta demando al ministro Buttiglione

                                           demando de senatano Zappacosta

              Preskomuniko de Senato : demando de senatano Zappacosta pri lingva diskriminacio

              Preskomuniko de gazetara servo de AN : Ne al lingvaj diskriminacioj

              Komuniko de Senato : Demando por skriba respondo al Ministro de Europa Politiko 

Preskaŭ en ĉiuj komunikoj kaj artikoloj estas citita la batalo de esperantistoj kontraŭ lingvaj diskriminacioj kaj kontraŭ la ekologia katastrofo minacata de superregado  de la angla.

Mi ne povis sekvi pro urĝaĵoj la aliajn politikajn kontaktojn sed disvastigis pere de Nova Sento kaj de diskutgrupoj alvokon por kunlabori en la iniciato indikante kion fari (nome de esperanto-grupo, de Disvastigo, de Allarme lingua, laŭplaĉe)  kaj klarigante ke deputitoj tre facile akceptas nian proponon ĉar  ni donas al ili la okazon  montriĝi per demando pri lingva diskriminacio kaj estas ili kiuj devas danki nin, ne ni ilin. Kaj ni povas eluzi plene la okazon por paroligi la gazetaron pri ni.

 

Escepte de la parlamentaj demandoj kiuj postulas pli da engaĝigo, se oni vere sekvus la programon 10 minutojn monate, kiel oni povas konstati, la aperoj estos miloj ĉiumonate de senriproĉaj mesaĝoj kiuj ne provokas melankoliajn komentojn kiel en la suprecitita artikolo de Il Giornale kaj sen bombastaj sendiskutaj asertoj de misiistoj kaj atakoj kontraŭ  usona imperiismo en kiuj trasformiĝas kelkfoje niaj artikoloj pliakrigitaj de ĵurnalistoj kiuj ne amas la anglan kiam ni devas tuŝi la lingvan problemon.

 

Eblas ankaŭ igi je ĝenerala intereso lokan informon. Ekzemple, kiam S.ino Ackermann el Triesto lecionis ĉe la Int.Lernejo pri turismo de Bydgoszcz pri sia regiono (F-VG) ni publikigis la informon dirante ĉe la fino ke la aparteco de la okazaĵo estis ke la lecionoj estis en lingvo esperanto, do ĝenerala interesso, kuriozaĵo. Same kiam en Aaalen oni transdonis la premion Fame pro verko ekumena ni titolis: Al ekumena verko la ĉijara premio Fame, aldonante  poste  ke la autoroj verkis la kolekton de liturgiaj kantoj kaj preĝoj en la int. lingvo e.

 

Ke ni ekzistas do ni diras, krom per la rutinaj preskomunikoj de la grupo pri kiuj ni ne parolu ĉar memkompreneblaj, per informoj pri kunvenoj, seminarioj kaj okazaĵoj variaj, informoj el periodaĵoj en esperanto kun indiko de la fonto (ekzemple el Monato, revuo en esperanto) ktp  kaj Pasporta Servo. Sekvas novaĵoj kiuj ne rilatas rekte esperanton sed la ĵurnalistoj mem ĝin implikas kiel miaj protestleteroj kontraŭ lingva barbariĝo pro la skribo “Realigo de novaj LAYOUT” en ŝtata palaco, artikoloj de ĵurnalisto kiu partoprenas manifestaciojn kun la verda flago sur la ŝultroj , mian inviton  “Ni aĉetu nur itale!”ktp.

 

Komuniki ke ekzistas lingva problemo

La devizo de Disvastigo kiun oni tuj ekvidas enirate ĝian retejon www.disvastigo.it estas “kompreni kaj komprenigi sin: rajto kaj devo de civilizo” kaj sekve la temaro centra estas  la lingvaj problemoj  -rajto je konservado kaj  evoluo de etnaj lingvoj, la europa lingvo-problemo, la diskriminacioj pro lingvo, defendo de lingvoj kaj kulturoj kaj simile.

La informoj kiujn ni dissendis kaj la artikoloj tiutemaj kiujn ni disponigas al gazetoj estas tre multaj (elŝuteblaj el la retejo estas jam 51 artikoloj je varia nivelo kaj longeco). El artikoloj publikigitaj laŭ nia kono ni citas:

        Il Messaggero 10/6/02 Europa Komunumo punas civitanojn ne anglalingvajn

        Il Messaggero  14/7/02 Ne al diktaturo de angla lingvo de Mario D’Alessandro

        La Cronaca 18/5/02 Denunco de presagentejo Disvastigo pri lingua diskriminacio en Europo, tro da angla.

        Il Tempo 14/5/02  En Europo tro da angla  de Antonello Antonelli

        La Cronaca 4///02 Intervjuo al esperantisto Giorgio Bronzetti

        Il Tempo 17/6/02 La itala ? Relanĉiĝas en…kuirejo

        Il Tempo 27/3/03 Milito, kultura esploro pri la neapogo al Usono de Antonelli

        La Cronaca 23/3/03 kun foto : Superregado angla-usona kaj altrudo de la angla de Giorgio Bronzetti

        L’Opinione 16/5/01 Ĉu ni estas certaj ke la angla helpas europan Union ? de Andrea Chiti-Batelli

        Abruzzopress 16/5/02 La angla provokas akrajn maljustaĵojn en Europa Komunumo

        Il Tempo 29/3(02 Esperanto, kiu granda pasio !

        Avvenire 6/9/01 Ĉi tiu esperanto ŝajnas esti la ĉina de Claude Piron

        Il Tempo 10/6/02 La “krucmilito” kontraŭ la angla  atingas Europon

        Il Tempo 5/1/03 Esperanto en lernejoj de Chieti de Antonelli

        Abruzzopress 30/12/02 Kultura premio asignita pro esperanto

        La Cronaca  16/1/03 Senbaza amerikismo en RAI 3 de Renato Corsetti

        Kaj aliaj

 

Kelkaj titoloj de informoj dissenditaj per Disvastigo

la rajto vivi en la itala

la lingvaj monstroj

ĝistagiĝo de e

27° int.junulara festivalo

la angla pli forta por Irako ?

vojaĝi per P.S.

hospitalo de Oderzo spertas la malbenon de Babelo

junularo en Parlamento pri morgaŭa Europo

rekomendoj de Mannheim

lingvaj diskriminacioj en europaj organizoj

lingva barbariĝo

internacia simpozio pri lingvoplanado

europa lingvo: utopio au neceso ?

tutmondiĝi savante nian animon ?

malfacilaĵoj kun la angla ?

Europo malpermesas la italan al terkulturistoj kaj agraristoj

Italo gvidas mondan esperanton

Mesic ĉe U.K. de E

Brian Cowan pri E

protesto de ministroj por Eksterlandaj Af. De Germanio kaj francio

Business Week pri angla lingvo

la dubo de Herald Tribune

hodiau en Europo kiel en Quebek antau 30 jaroj

denunco al europa mediatoro Jakob Söderman

la mise en place des monopoles du savoir

ktp ktp ktp

 

Gazetaraj revuadoj

Inter ktp estas ankaŭ la gazetaraj revuadoj  pri lingva-politiko, europa lingvo-problemo kaj lingvaj problemoj ĝenerale, kiujn ni prezentis precipe kunlabore kun David Ferguson kaj kiujn ni baldaŭ reprenos. Ĉirilate ni serĉas kunlaborantojn kiuj sendu al ni ĉiun duan monaton la artikolojn pri la temo en la ĉefaj europaj lingvoj prefere resumitajn kaj kun ligiloj. Interesaj ankau revuadoj el orienteuropo kies lingvoj estas ĝenerale ne konataj en Italio. Ni povas dissendi mallongajn resumojn en la itala tradukante el esperanto ĉar ni ne konas lingvojn kiel la hungaran, la polan, la ĉekan, kroatan,slovenan kaj lingvojn de baltaj landoj kaj se la gazetoj volas la plenan artikolon ni postulos pagon de la traduko. Tiamaniere ni kompensos la laboron de la kunlaborantoj.

 

 

Kunlaboro kun David Ferguson

Grandan elanon ricevis Disvastigo de ĵurnalisto sperta pri lingvaj problemoj veninta el Kimrujo kaj nun laboranta en la Komunikadcentro de Bruselo kiu akceptis labori kun la teamo de la presagentejo alportante sian profesiecon kaj konkretecon . La nuna teamo esperas ke la kunlaborado revigliĝos kaj pludaŭros.

Kun li pluraj iniciatoj donis sukcesajn rezultojn precipe el informa vidpunkto ĉar ni elektis ĉiufoje la subjekton agantan kiel min kiel direktoro de Disvastigo, Renato Corsetti kiel universitata profesoro aŭ prezidanto de monda organizo, Europa Esperanto-Unio kaj lingvodefenda komitato Allarme lingua. Sen tiu strategio certe tiu svarmo de artikoloj (kelkaj kun grandaj titoloj en anoncafiŝoj en la urbo)  ne okazus ĉar la lokaj ĵurnalistoj povas skribi pri problemoj kiuj ne estas certe lokaj  sed la agentejo aŭ la lingvodefenda komitato estas konsiderataj lokaj. Kaj mi estas konsiderata de la ĵurnalistoj kiel kolego sperta pri lingvaj problemoj. Kaj tio havas sian gravecon se oni amas la rezultojn.

David skribis en sia mesaĝo presentante la presagentejon:

 

Esperanto en italaj gazetoj

Jen sube listo de artikoloj publikigataj en italaj gazetoj. Dank' al
la teamo de Disvastigo, kiuj regule dissendas informojn verkataj de
la Komunikadcentro, kaj proprajn informojn, estas daura fluo de
artikoloj en la itala gazeto.
La aliro de Disvastigo ne estas "pasiva" kiel tiu de leteroj reage al
artikoloj, sed "aktiva". Ghi do kreas "novajhojn" sur bazo
de "eventoj" kaj ne nur reagas al artikoloj. Disvastigo ankau ne
propagandas por Esperanto sed konkrete pritraktas lingvajn problemojn
(i.a. lingva diskriminacio far de internaciaj orga
nizoj). La
Komunikadcentro povas helpi en aliaj landoj kun similaj gazetaraj
komunikoj kaj informoj, sed ghi bezonas e-istojn kiuj pretas aktive
kunlabori kaj kiuj komprenas la neprecon ne propagandi.
Multe pli da homoj legas artikolojn ol leterojn en gazetoj. Plie,
artikoloj instigas politikistojn kaj funkciulojn al agado
(parlamentaj demandoj, esploroj, ktp).

 

La rimedoj

 

Informiloj : ni dissendas     Disvastigo-n (ordinaran) al ĉiuj periodaĵoj kaj kategorioj interesitaj

                                          DIS-Espresso pri lingva politiko kaj precipe pri la debato pri la lingva         

                                          problemo en Europa Unio –nur al plej gravaj gazetoj kaj interesitoj

                                          DIS-Internet pri la reto en esperanto kaj CD-Rom- nur al informatikaj               

                                          Revuoj – La bulteno, kiu devas ankoraŭ aperi, havas grandan perspektivon.  

                                          Kontakto kun la plej konata informatika revuo, Il Mio Computer produktis dufoje publikigon de artikolo kaj CD-Rom kun la kurso de esperanto de Pereira ĉiufoje po 140.000 ekzempleroj

 

Adresaroj   periodaĵoj : ĉ 1.600 adresoj . Ankaŭ listoj de adresoj de deputitoj, senatanoj, informagiovani, Unisco ktp

 

Periodaĵoj  kolekto de ĉiuj periodaĵoj eldonitaj trafoliumeblaj

 

Programoj por dissendi : Outlook Express, sed ni provas Worldcast, Mail Bomber kaj Group Mail Free

 

Dosieroj kun artikoloj aperintaj en gravaj gazetoj italaj kaj eksterlandaj por montri al redakcioj

 

Retejo  www.disvastigo.it kun vigla juna prizorganto Nicola Ruggiero kiu promesis ne lasi ĝin neĝisdatigita

 

Kontaktoj la plej grava agado por enpenetri gazetaron zorgata de altkvalita teamo gvidata de Marco Meneghini, specialisto en publikaj rilatoj, kun persvada baritona voĉo kaj granda pacienco. La grupo komencis agadi antaunelonge kaj baldaŭ ni havos la unuajn sukcesojn (vidu sube)

 

Artikoloj  Disvastigo disponigas artikolojn elŝuteblajn de sia retejo kaj artikolojn- opinio-artikolojn kaj intervjuojn- tute novajn ofertatajn per telefono.

Leĝa pozicio

Disvastigo estas registrita ĉe la Tribunalo de Chieti kun n.ro 1/2002 kiel montriĝas en Repertorio delle Agenzie di Stampa edite in Italia 2003 (tabulo de italaj gazetaraj agentejoj) de Presidenza del Consiglio- Dipartimento per l’Informazione e l’Editoria (Ĉefministreco-Departemento por informado kaj eldorado).

 

Grupo Kontaktoj

Kiel supre dirite, finfine, post pluraj provoj senrezultaj, startis grupo Kontaktoj, pri kies agado indas aldoni kelkajn pliajn vortojn.

Inter la ĉefaj konsiloj donitaj de Germani Pirlot, granda animanto de gazetara agado, ni legas : “Gravegas personaj rilatoj kun ĵurnalistoj”. Tio konfirmiĝas de la granda kvanto de artikoloj publikigitaj en mia regiono de ĵurnalistoj kun kiuj, post pluraj kontaktoj , kreiĝis personaj rilatoj bazitaj sur respekto kaj aprobo de la celoj de Disvastigo. Sed la nepra neceso de kontaktoj, almenaŭ telefonaj por presento de la agentejo, venas de la jam supre diritaj ne ĝusta taksado de la lingva problemo kaj de propono esperanto kaj la amasegoj de mesaĝoj ricevadataj de redakcioj.

Jam ĉe la komenco de la agado ni havas liston de gazetoj kiuj volonte akceptas nian bultenon kaj ni kalkulas ke ili ne forklikas ĝin. Tre grava politica revuo kiun mi kontaktis plurfoje klarigante nian temaron precipe al direktoro, kiu estas  europarlamentano, ĵus aperigis longan artikolon favoran al esperanto de Giorgio Pagano, estrarano de radikala partio, kaj tio estas por ni vera kuraĝigo.

Gravan helpon povus doni al nia informa entrepreno la agado de la Komunikadcentro de Bruselo, kiu aktivas kontakte kun la plej koncentrita komunumo de ĵurnalistoj en Europo, al kiuj povus rekte oferti la informojn por malfermi la pordojn de gazetaro al nia oferto. Fakte la centro devus esti ĉefe kontaktpunkto de la movado kun la europaj institucioj kaj precipe gazetaro kaj verdire ŝajnas strange ke artikolo, pensita eble en la angla, devas esti tradukita  en esperanto kaj de esperanto al la greka, ekzemple, kaj donata de grekoj al greka gazetaro ,kun multaj penadoj por kontaktoj ktp, se oni povus rekte doni ĝin en la angla mem al greka kunulo de benko en la gazetaraj centroj. Almenaŭ por helpi la landajn informservojn . Ne temas pri kritikoj sed sugestoj.

 

Kion diri

Plejbone estus viziti redakciojn montrante dosieron kun la ĉefaj artikoloj kaj dokumentoj kiujn ni havas sed plej ofte ni uzas telefonon kaj, prezentante la agentejon, informas ke ni okupiĝas pri:

                       -problemoj de komunikado

                       -disvasviĝo de debatoj pri europa lingvo

                       -rajto al konservado kaj evoluo de etnaj lingvoj

                       -defendo de lingvoj kaj kulturoj ĝenerale kaj specife pere de adopto de planlingvo flanke de E.U.

                       -lingvaj diskriminacioj

                       -vivo de esperanto-komunumo: kunvenoj, kursoj kaj variaj eventoj

                       -kultura ekologio, lingva demokratio, demokrata komunikado ktp ktp

-ke la abono estas tute senpaga

-ke ni respektas la retan etikon kaj ĉesigas tuj sendadon kiam petataj

-ke ni disponigas pli ol 50 artikolojn elŝuteblajn de la retejo kaj aliajn tute ne aperintajn livereblajn retpoŝte

-ke ni sekvas pere de niaj korespondantoj la politikajn eventojn de Europa Komisiono pri la lingvaj demandoj

-ke sekve de niaj atentigoj pri lingvaj diskriminacioj en europaj organismoj ekestis demandoj ĉe itala parlamento

-ke la retejoj, serĉmotoroj kaj retanoj kiuj uzas la Internacian Lingvon plinombriĝas ĉiutage

-ke ni ricevas ĉiutage petojn de junuloj kiuj volas lerni esperanton rete

Se la alporolato montras scivolemon pri esperanto:

-la lingvo estas plene vivanta ĉu kiel lingvo skribita (literaturo ktp) ĉu kiel lingvo parolata (ĉjutagaj renkontoj, eventoj ktp). Ekzistas jam de pli ol 100 

 jaroj spite de la mondmilitoj kaj malpermesoj kaj disvastiĝis ĉie.

-kiel dua lingvo ĝia disvastigo ne dependas de lingvaj kvalitoj sed de politika volo

-post Internet la lingvo akiris plivigliĝon kaj nun vivas veran renesancon konstateblan de ĉiam pli multnombraj petoj por aliĝo al retaj kursoj

-post la membriĝo de la novaj 10 landoj al E.U. komuniko fariĝos pri drama sed  pliiĝos la ŝancoj  por esperanto ĉar en la novaj landoj esperanto

 estas sufiĉe konata

-la ekzisto de esperanto estas vera unika fenomeno en la historio de homaro ĉar estas la unua fojo ke lingvo lanĉita de homo disvastiĝis en la tuta

 mondo kaj fariĝis lingvo vivanta por milionoj da homoj

-ni bone konsciiĝas pri graveco de la angla kaj pri neceso por junularo ĝin lerni, kvankam la tempo (10.000 horojn) bezonata  limigas la eblecojn ĝin

 ellerni

-ni scias ke laŭ studoj de pedagogiaj institutoj tiuj kiuj studis esperanton lernas pli facile la anglan kaj posedas lingvon kiu povas havigi amikojn en la tuta mondo kaj kiu povus fariĝi la Internacia Lingvo

 

Intervjuoj kaj opinio-artikoloj

La subtenantoj de la projekto E ne partoprenas la debaton pri la europa lingvo-problemo ĉar gazetaro ne malfermas facile al ili la pordon. Tio ĝustas sed, amara konstato, la pordoj estas fermitaj precipe ĉar ni ne prezentas interesajn ĝisdatajn artikolojn kiuj eniĝu en aktualaj debatoj aperintaj en gazetaro. La italaj opiniistoj ,malprudente incititaj de naivaj leteretoj, esprimis sin ĉiuj malfavore al nia tezo. Nia oferto do devas esti altkvalita. Sed anstataŭe ni eĉ nenian oferton prezentas. Kiam aperis en la plej grava itala tagĵurnalo artikolo de germana verkisto Peter Schneider “Mi germano elektas la anglan: ĝi helpas Eŭropon” mi sukcesis akiri kontakton en la redakcio pretan peri la akcepton de artikolo rebata de germano (ĉar mi petis la tekston originalan por germanaj amikoj-mi diris iom fanfarone sed ne tro) sperta en la interlingvistika kampo kiu povus interveni. Sed kvankam mi turnis min, helpata de gravulo kiel Renato, al ĉjuj kolumnoj de la movado mi ricevis nur simplan letereton de Rudolf Fischer. Gravulo diris al mi ke, pagante, mi devus atendi almenaŭ du monatojn por artikolo. Aliajn fojojn, ekzemple kiam Selten prelegis en Milana universitato, mi trovis la gazeton sed ne la artikolon, kvankam oni promesis al mi ĝin skribi.

 

Ni volis iam starigi altnivelan teamon por tuja interveno en gazetaro post artikoloj  pri la lingva problemo konsistantan el kvalifikitaj interlingvistikoj kiuj sin proponus pretaj klarigi nian pensdirekton por defendo de lingvoj kaj kulturoj en debato sed, post tute negativa sperto pri rebato al artikolo de La Repubblica kiam mi intervenigis ĉu Corsetti ĉu Piron kun tre sagacaj leteroj kaj kun kvalifikantaj titoloj, tute ne atentitaj de la opiniisto (kiu nur skribis private al Renato: bela ideo sed utopia!) kaj aliaj same negativaj okazoj kiuj signifis perdon de energioj kaj tempo al ni tre limigitaj, ni decidis pretigi konsistajn artikolojn por oferti al gazetaro per personaj kontaktoj kun la vidpunkto de elstaraj reprezentantoj de nia komunumo (aŭ ĉiukaze apogantoj de nia tezo) laŭ propra fako (politiko, psikologio, pedagogio, lingvistiko ktp). Nun ni disponas je kelkaj intervjuoj inter kiuj tre valora memintervjuo de Claude Piron, kiu tre bone kaptis la  signifon de la agado kaj skribis tekston adapteblan al cirkonstancoj. Alia intervjuo estas tiu al politologo Chiti-Batelli kiun mi mem faris tre rapide kiel eksperimento. Mi telefonis al li kun mia propono. Post dek minutoj !!! mi ricevis per fakso manskribitajn notojn  kun ĉefaj trajtoj de lia penso kaj resendoj al skriboj kiujn mi jam havis. Mi skribis la intevjuon ankaŭ kun miaj konsideroj kiujn mi atribuis al li. Alia telefonado: ĉio en ordo.

 

Tamen la intervjuoj disponeblaj estas malmultaj kaj intertempe  ankoraŭ aliaj  temoj  estas enfokusitaj de gazetaro kiuj postulus nian intervenon :

 

-         la plej prestiĝa lingvodefenda itala institucio, Accademia della Crusca, per sia prezidanto Francesco Sabatini, al kiu mi havis la okazon diri ke sen esperanto ĉjuj klopodoj por defendi la  italan estas paliativoj, atakas senhonte, kiel en futbala ĉampioneco, por akiri pozicion, laŭeble la 4an lokon damaĝe al la hispana. Oni pensas ke la italoj devas ekspluati la proksiman prezidantecon de E.U. de Berlusconi.   Pri tio aperis en Corriere artikolo de Fertilio kaj de Sabatini mem kiu deklaras  interalie  rilate la europan lingvo-problemon : TUJ REFUZANTE LA IPOTEZON DE ARTEFARITA LINGVO…. La du artikoloj estas de ni tradukitaj kaj je dispono de la intervjuotoj.

 

-         Michel Rocard  europa ministro pri kulturo traktis plurajn punktojn en intervjuo al itala gazeto pri kiuj indus interveni. Interalie li deklaris ke la itala ene de la europa komunumo pezas pli ol la hispana ĉar estas parolata de 60 milionoj kompare de 40 de la hispana kaj kial li ne konsideras ke la angla ene de Europo estas malpli parolata ol la germana ? Li asertas ke Europo povas vivi plurlingva kiel Svislando  kunvivas tre bone kun 4 lingvoj. Ni ne havas tradukon de la intervjuo sed eble sufiĉus ĉi tiuj du punktoj.

 

-         Ĉiukaze oni startu de la asertoj de Focus kaj de cetere aliaj revuoj ke post 50 jaroj en oficejoj, fabrikoj kaj lernejoj oni uzos nur la anglan, ke Sociologo Sabino Acquaviva deklaris “Europa Unio bezonas unikan lingvon kaj tiu povas esti nur la angla. Dum la daŭro de la tempo ĝi anstataŭos la italan kaj la aliajn naciajn lingvojn” kaj ke la itala kaj aliaj europaj lingvoj estos parolataj plejparte ĉe familioj.

 

Renato Corsetti akceptis la taskon prepari la demandojn por la novaj intervjuoj kaj opinio-artikoloj kaj decidi al kiuj adresi la demandojn.

 

Jam listo de demandoj proponitaj estas preta kaj konsultebla La ĉeestantoj povas aldoni proponojn kaj indiki nomojn de intervjuotoj kun indiko de profesio kaj adreso.

 

La intervjuanto estas mi kiel direktoro de Disvastigo.

 

La artikolojn kiujn ni aranĝos ni ofertos telefone al ĉefaj gazetoj, precipe al tiuj kiujn ni jam kontaktis, kaj ilin poste, se ne eldonataj, disvastigos al miloj da gazetoj kaj individuoj kiuj povas esti interesitaj (politikistoj, lingvistoj ktp) kaj aldonos al kolekto de artikoloj disponeblaj ĉe nia retejo. Krome ni formos dosieron (Niaj voĉoj pri la europa lingvo-problemo) kiun ni prezentos al Francesco Sabatini, prezidanto de Accademia della Crusca. Se ni havos sufiĉan energion kaj tempon ni tiam invitos la plej gravajn  intervjuitojn kaj Sabatini mem al debatkunveno ĉe Universitato de Chieti dum kiu oni povus organizi ankaŭ eksperimenton pri utiligo de esperanto kiel pontlingvo en debato pri ekonomiaj kaj politikaj temoj.

La programo meritas  nian atenton kaj povas vere finfine akirigi al ni pozicion en la gazetara debato kaj tio signifus en la publika opinio.Kunlaboro nepre necesa.

 

Allarme lingua

 

La Komitato por defendo de lingvoj kaj kulturoj, kunligita kun Disvastigo,  Allarme lingua 

estas instrumento por kunigi personojn sentemajn al kadukiĝo de lingvoj kaj kulturoj  pro la invado de la angla kaj por kunagi kun lingvodefendaj asocioj en komuna fronto. La vidpunkto de la komitato estas ke ĉiuj rimedoj kiujn oni povas adopti, kvankam kun iagrada utileco, estas nur paliativoj se oni ne subtenas firme la rajton pri konservado kaj evoluigo de la etnaj lingvoj kaj adopton por internaciaj rilatoj de neutrala lingvo , kiel esperanto, kiu estas kiel la indoeuropa rekonstruita en kiu ĉiuj trovas ion de propra kulturo. Ni planas konstrui retejon (Angelo La Manna jam faris multan laboron)  per kiu ricevi aliĝojn kaj kontribuojn kaj en kiu afiŝi interalie tekstojn de la nova lingvaĵo plenplena de anglismoj kompare de malnovaj tekstoj kaj proponante vortojn kaj esprimojn pli taŭgajn al klareco kaj bongusto. La komitato prenis diversajn iniciatojn pri kiuj gazetaro raportis inter kiuj kampanjo “Ni aĉetu nur itale”, denunco al europa mediatoro pri ekskludo de la itala en programo SAPARD kun la landoj de orienteuropo kaj mi ricevis de la skabeno pri instruado de Komunumo de Chieti prestiĝan trofeon pri kulturo pro mia engaĝigo en defendo de la itala . La komitato preparis statuton por starigi  asocion specife defendan de la itala, kies membroj estos ĉiuj fakuloj precipe universitataj docentoj, inter kiuj ni enŝovos unu el ni. Ni nun ankaŭ kontaktas elstaran figuron por prezidanteco. Ni opinias ke la komitato, kiu jam ricevis aliĝojn el pluraj landopartoj kaj distingiĝas ĝuste pro tio ke ĝi estas malfermita al ĉiuj, povas ege helpi al nia movado char tuŝas problemon tre sentatan kaj parolas pri esperanto ne nome de esperanto-organizo. Same gravan perspektivon havas la estonta lingvodefenda asocio por la itala ĉar ĝi aktivos en klerula medio kun lingvaj iniciatoj por disvastigi la italan lingvon kaj kulturon sed rilate la europan lingvo-problemon havos pozicion favoran al esperanto.

 

 

 

Esperanto sub Ombrelego

Lastjare mi pensis ke ni povus profiti de la strandoj plenplenaj de amasoj por informi pri esperanto kaj lanĉis jenan mesaĝon:

 


Eta ideo pri somera disvastiga agado de Esperanto.

Postnelonge alvenos al italaj strandoj armeoj da plaĝantoj, inter kiuj
certe estas personoj kiuj volonte utiligus iom da sia tutlibera tempo por
lerni ion novan kaj turismaj komunumaj entreprenoj serĉas ĉiam ideojn por
pliriĉigi siajn programojn. Kial ne profiti por diskonigi esperanton kaj
gajni monon ? Kvankam estas jam malfrue ion oni povus aranĝi. Necesas
antau ĉio scii ĉu estas junuloj spertaj en cseh-metodo (precipe studentoj
de orienteuropo) kiuj pretus vivi tiun instruan aventuron. Poste kiu povas
proponi al urbestro de Rimini au de aliaj ĉe-maraj urboj tiun aranĝon. La
komunumoj povus organizi senpagajn kursojn por la somerumantoj kaj pagi
rekte la instruistojn au garantii  iun sumon kaj  pagigi kotizon. La
aranĝmanieron povas verŝajne proponi la urbestroj mem . Per Internet ne
malfacilus aranĝi rapide ĉion se oni volas kaj oni alkutimiĝas al tiu
ritmo. Chu Vishnja interesita al organizado ? Provizore mi mem povas
kunordigi la aferon, se estas interesitoj. Tamen la ideo restas valida ankau
por venontaj jaroj kaj aliaj landoj lau mi.
Giorgio Bronzetti
 PS Mi jam trovis hodiau agroturisman entreprenon kaj regionan oficejon
interesitaj. La ĉefa problemo ŝajnas esti la fakturado.

 

Sekve de la mesaĝo mi ricevis multajn gratulojn kaj kuraĝigojn el diversaj landoj. Rapida esploro ĉe funkciuloj kaj entreprenistoj en turisma sektoro trovis konsenton. Tamen necesus trovi entrepreniston aŭ formi laborkomitaton de volontuloj kiuj okupiĝu aktive pri ĝi . Nepre necesaj estas antaŭ ĉio volo kaj laboro, ne gravas la stampo. Se la stampo povus esti ekzemple de itala Regiono aŭ de nudelfabriko De Cecco (ĉe kies urbeto eble oni povus aranĝi venontjara IJF) des pli bone precipe se oni ricevas solidajn ekonomiajn helpojn. Aŭ ĉu UEA povas surpreni al si la organizon ĝis realigo ?

 Jen kelkaj aliaj konsideroj:

-         la plej vasta amasagado por informado pri esperanto

-         informiloj plurlingvaj pri la europaj esperanto-asocioj disdonataj surstrande

-         la instruistoj povas gajni ankaŭ per personaj konversaciaj lecionoj en propra lingvo (brush up your languages)

-         la kursoperantoj kontaktas la komunumojn, la turismajn entreprenojn kiuj pagas por la iniciato, presigas la afiŝojn kaj faldfoliojn, disponigas la lernejon kaj akceptas la aliĝojn. La kursoperantoj zorgas pri loĝado de la instruistoj kaj helpas ilin

-         la iniciato estas antaŭ ĉio informa kaj disvastiga. Oni havas la eblecon senpage informi pri esperanto pere de afiŝoj kaj flugfolioj kaj laŭtparoliloj milionojn da turistoj el la tuta Europo se la afero estas organizata grandskale

      -    grandskale oni devas aranĝi la projekton se oni volas havi konsiderindajn tuŝeblajn rezultojn kaj volas kuntreni grandajn organizojn. La konsilo

           “oni komencu pomalgrande, paŝon post paŝo” ne entuziasmigas.

-         se la afero sukcesus multaj studentoj povus gajni sufiĉe dumsomere por elteni sin dum la resto de la jaro

-         eble oni bezonus modelon de kurso kun jenaj karakteroj: esti taŭga por lernantoj plurlingvaj

(Cseh-metodistoj estas tre malmultaj), esti simpla sed taŭga por doni panoramon pri la lingvo, pri ĝia logika strukturo, kiu stimulu al plia hejma lernado post ferioj, facile uzebla de simplaj instruantoj ne fakaj

-     eble oni povus instrui en la angla- (if you speak English you can easily learn the international language Esperanto)

 

Pri “reago”

Fine kelkajn vortojn pri reaga agado al gazetaro. Mi ne scias kiom da tempo rabas tiu agado kaj ĉu la reagoj aperas kelkfoje en gazetoj aŭ restas en la grupo kiel ekzercado aŭ narcisisma parado sed al la agado partoprenas ofte vere kleraj kaj talentaj personoj kies reagojn oni plezure legas .

Al kelkaj artikoloj aperintaj en mia urbo respondis ĉiam unu aŭ du listanoj sendante gratulojn al ĵurnalistoj kiuj tre aprezis tion. Ĉiuokaze temas pri laŭdinda agado kaj en kelkaj kazoj nepre necesa ĉar se gazeto asertas ion kontraŭan al nia mondkoncepto kaj projekto ni devas defendi nin per rebato eĉ se ne certas la publikigo kaj eĉ se la gazeto havas ĉiam la lastan vorton.

Nepre evitinda kontraŭe estas daŭra bombardado de gazetaro per amassendado de cirkuleroj de kiuj al la gazetoj ne estas permesite malaliĝi. Tiu sinteno laŭ mi estas malkorekta kaj riskoplena.

Tamen kelkaj ĝin praktikas sendante ĉiam la saman tekston al pluraj gazetoj sen celo de reago sed de provoko.

Disvastigo klopodas reagi al artikoloj per aliaj artikoloj, kiuj aperu en la paĝoj pri kulturo aŭ politiko. Postulo tre naiva kaj pretendema verŝajne sed se ni vere strebas engaĝe per kvalitaj artikoloj kaj lertaj kontaktoj sukceso ne mankos al ni. Ni ne povas konduti la tutan vivon almozpetante ĉe  flankaj pordoj.

 

Giorgio Bronzetti                                                                                                                                  

Mi pardonpetas pro longeco, sed mi volis detalan raporton por ke ĝi estu utila al kunlaborantoj kaj interesitoj, kaj pro kelkaj iom polemikaj tonoj, kiuj apartenas al la demokratia dialektiko direktita al konstruaj celoj.

Savona 18/04/03

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03