RAPORTO PRI LA UNUA KUNSIDO DE LA NOVA KONGOLANDA KOMITATO

 

En la sidejo de DKEA, sub la gvido de la prezidanto s-ro Emile MALANDA NIANGA, kiu startis per preĝo antaŭ ol prezenti la tagordon, okazis kviete la unua kunveno de la Estraro.

Tago/dato : dimanĉon, la 27-an de aprilo 2003

Horo: ekde la 15a ĝis la 18a

Fakte, la tagordo temis pri sekvantaj punktoj :

- reciprokaj gratuloj de la novaj komitatanoj ;

- eta mesaĝo de la prezidanto al komitatanoj ;

- plilarĝigo de la komitato ;

- vojaĝo al Lukala ;

- proponoj pri laborplano;

* diversaĵoj .

 

1. Reciprokiĝis la gratuloj inter ĉiuj.

Ĉiuj brakumiĝis. Poste, la prezidanto kaptis la okazon anonci varmajn gratulojn el s-roj Renato Corsetti, Hans Bakker ; el pioniro NGANGU, Ikue-anoj Jean Bosko MALANDA kaj la religiulino Alphonsine MPOLO.

 

2. Mesaĝo de la Prezidanto :

resume li alvokis al pli da interkunlaborado, al forgeso de malnovaj miskomprenoj, al unuiĝo kaj al nova blovo. Plie, li invitis al nova ekzercado : <ĉiu varbu novulon>. Fine, la prezidanto citis la majstron Zamenhof : -eĉ guteto konstante frapanta, traboras ŝtonan monton.-Nur rekte, ne flankiĝante, ni iru la vojon elektitan.

 

3. Plilarĝigo de la Komitato :

Oni ektraktis pri tiu punkto per diversaj proponoj. Multaj proponoj temis pri la starigo de la komitatoj kaj la kreado de unu posteno. Post longa debato, la modelo en kia oni trovas la Komitaton A kaj B trovas pli da emo en la asembleo. Do, en tiaj kondiĉoj,la kunvenantoj rezoluciis pri la adopto de la Komitato A kiu tute estas la Estraro; kaj la Komitato B kiu konsistas el ĉiuj klubestroj kaj fakgrupestroj. Koncerne la postenon, oni juĝis unuanime konfidi la respondecon al la Fratino Pascaline KIZODISA (katolika religiulino) kiel Konsilantino pri Landaj Fakgrupoj. Rimarkindas ke estas por la unua fojo ke ino eniras en la estraron kaj respondecon tian eltenas. Bonvolu kuraĝigi ŝin retadrese : p_kizodisa@yahoo.fr  .

 

4. Vojaĝo al Lukala:

oni decidis ke la nova prezidanto devas haste atingi Lukala por redono-repreno kun la malnova prezidanto,kiu avide atendas.Akompanos lin la Ĝenerala Sekretario kaj la Kultura  Konsilanto.

 

5. Proponoj pri laborplano:

Vidinte la akuratecon de la debato, la prezidanto petis al ĉiu Konsilanto proponi la agadojn laŭ sia respondeco en la esteraro.Tamen tio ne malhelpis konsideri kelkajn sugestojn :

* Triopa komisiono jam okupiĝos pri la starigo de la LANDA ADRESARO de Konga E-tistaro (Adm. Konsilanto, Kultura Konsilanto, Ĝen. Sekretario).

* Organizo de seminario: altniveligo de la lingvoscio ĉe Kongolandanoj.Sugesti tiucelan seminarion por la membroj kadre de ILEI, sub la drivo de s-ro NGANGU NDUANTONI, nia pioniro.

* Okazigo de la granda E-ekspozicio en la ĉefurbo Kinŝasa ĉe publika loko. Ĝi okazos lunde la 30-an de junio 2003. La elekto de tiu dato kongruos kun la Nacia Tago.

* Funkciigo de la kultura E-centro kun la Biblioteko ZAMENHOF : la prezidanto invitis ĉiujn pripensi kaj poste veni kun konkretaj proponoj. Li sciigis la senditajn librojn (70 kg) por biblioteko el eksterlandoj helpe de s-ro Hans Bakker. Diversaj helpoj, materiale kaj finance, tiucele estos bonvenaj.

 

6. Diversaĵoj:

* La daŭrigo de la elsendoj pri <ESPERANT0 EN MARCHE> el radio-stacio ;

* Membrokotizoj : propono : 1 usona dolaro monate;

* Eventuala starigo de la Komitato pri redakcio ;

* Pri la aperigo de la nomoj en la jarlibro de UEA : portigi korektadon pri la listo koncerne nian landon.

* Havi de nun sufiĉajn informojn pri la funkciigo de Afrikaj Komisiono kaj Oficejo.

 

Farita en Kinŝasa, la 28an de aprilo 2003

 

Raportis s-ro MAFUILA MAVOMO Barba

Ĝenerala Sekretario de DKEA

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03