AIS sesiis dum IFJ 2003 en Savona
Laŭ invito de Itala
Esperanto-Junularo, AIS (Akademio Internacia de la
Sciencoj) San-Marino daŭrigis sukcesan tradicion kaj
kontribuis sian 8an Italan studadsesion al la ĉi-jara
Internacia Junulara Festivalo de IEJ. En la junulara
gastejo de Conca Verde [konka verde] apud Savona okazis
ok-lecionaj kursoj de la AIS-profesoroj Corsetti,
Fössmeier kaj Minnaja pri temoj el historio,
lingvo-pedagogio kaj komputiko. Prof. Corsetti (prezidanto
de UEA) krome kontribuis al la kadra temo, "Inter
tutmondigo kaj lokismo: kia identeco por gejunuloj?", per
enkonduka prelego.
Malgraŭ forta konkurenco de aliaj festivalaj kontribuoj,
la kursoj de AIS trovis konsiderindan intereson. Sep kuraĝaj
festivalanoj eĉ submetiĝis al kursfina ekzameno por akiri
ateston de AIS.
Komence de septembro AIS kunvenos en Rimini kaj
San-Marino por nova studadsesio (SUS 26), dum kiu ĝi
interalie elektos sian novan senaton por la jaroj
2004-2007. Do ĉi-jare okazas AIS-sesioj ambaŭ-flanke de
la Itala duon-insulo.
-----------------------------
Inform-ofico de AIS, Reinhard Fössmeier
-----------------------------
Fotoj de la sesio (inter ili unu grandformata de R. Corsetti)
estas deŝuteblaj de jena adreso:
http://www.ais-sanmarino.org/arangxoj/it/ijf2003/raporto.html