FONDAĴO EDUKADO - RUMANA VORTARO
Ekzistas landoj,
kie oni ja lernas Esperanton, ekzemple Rumanujo (vidu
revuon "Esperanto", majo 2003). Aperis en septembro, 2002 vortareto de Ionel
Onet, "Dictionar de buzunar esperanto-roman si roman-esperanto", tio estas "Poŝvortaro
Esperanta-rumana kaj rumana-Esperanta" (kun pardonpeto pro ĉiuj mankantaj
supersignoj kaj subsignoj - Rumanujo: jen nova kampo por alfabet-plibonigantoj).
Vi eble ne kredos sed la 500 ekzempleroj elĉerpiĝis ene de 6 monatoj. Oni devas
reeldoni ĝin. La nova eldono havos nomon kun ankoraŭ pli da super/sub-signoj:
"Esperanto - Dictionar pentru incepatori", alivorte "Esperanto - vortaro por
komencantoj".
Oni bezonas 300 eŭrojn por kunfinanci la eldonon. Se vi volas ebligi tion,
bonvolu sendi vian kontribuon al UEA por la Fondaĵo Edukado. Bonvolu indiki "por
rumana vortaro". Tiuj, kiuj donacos pli ol 25 eŭrojn, ricevos kiel dankesperimon
ekzempleron de la vortareto.
Dankon
Ionel Onet/Renato Corsetti
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@uea.org
>
***********************************