Oferto pri bildstrioj el Ĉeĥujo

 

de: "Jirí Pìnek" <muzeum.knihovna@tiscali.cz>

ESTIMATAJ SAMIDEANOJ

Muzeo de Sumava en urbo Susice (sudokcidenta Bohemio), kie mi laboras
kiel bibliotekisto, eldonis bildstrion kun 6 ambaŭflankaj koloraj
fotoj pri ekspozicioj de la muzeo, kiuj prezentas ekzemple la vivon en
antikvaj tempoj kaj ankaŭ vitro- kaj alumet-faradon en la regiono
Sumava. La teksto de la bildstrio aperis en la lingvoj ĉeĥa, angla,
germana kaj ankaŭ en Esperanto. Mi ofertas la bildstrion al interesato
en via loka E-grupo kontraŭ sendo de 6 koloraj,neuzitaj,normalformataj
bildkartoj de via urbo. Bele afrankita koverto bonvenigata. Bonvolu
sendi al la adreso en mia loĝloko :
Espero, p.o.box 22, CZ- 341 92 Kasperske Hory, Ĉeĥa respubliko
Mencio pri mia urbo Kasperske Hory trovebla en esperantlingva enciklopedio Vikipedio

( http://eo.wikipedia.org/wiki/Kasperske_Hory ).En la
muzeo jam oni proponas esperantlingvan Gvidilon tra la ekspozicioj.
Mi
nun preparas E- versiojn de TTT-paĝoj por la muzeo kaj nia sukcesa
reciproka intersxanĝo tre kontribuos al sukcela envicigo de la paĝoj
en Interreto. Pro tio mi antaŭdankas al vi por via kunlaboro.

Jiri Penek , membro de ĈEA de la jaro 1978
Muzeo de Sumava , Susice , Ĉeĥio


***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@uea.org>
***********************************

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03