Saluton !
Mi ricevis jenan
retleteron. Ĉu
ĝi estas interesa ankaŭ por vi?
Bernhard Maurer
http://www.fen-net.de/~ea1448
Virtuala UK 2003 por nekongresanoj
La ĉijara 88-a Universala Kongreso,
okazonta en Gotenburgo, Svedio, funkciigos ankaŭ t.n. virtualan kongresejon, en
kiu nekongresanoj povos sekvi la laborojn de la kongreso lege, bilde kaj aŭde.
Tio estos la unua klopodo, tial pionira. Krom legi kaj aŭdi pri la diversaj
aranĝoj, eblos sendi mesaĝojn al ĉiuj kongresanoj (ĉiu ricevos propran
retadreson, kiu funkcios nur dum la kongresa semajno), pridiskuti la kongresan
temon kaj aŭskulti eldirojn de kongresanoj. La virtuala kongresejo funkcios ĉe
la adreso www.uk-2003.net
. Atentu! Tiu reteja adreso ankoraŭ ne estas aktiva!
Franko