MIKROFONE Nr.1 

Ĉu vi jam legis la 1an numeron de la programkuriero de Ĉina Radio Internacia sub la titolo MIKROFONE?
Ĉe mi la Esperanto-programo de ĈRI estas bonege aŭskultebla, la plej bona frekvenco estas ĉe mi 11.810 kHz.
Laŭ la korespondaĵa statistiko 2002 okupas la Esperanto-redakcio la 20-an lokon inter la 38 fremdlingvaj redakcioj.
La juna teamo ege klopodas prezenti interesan programon por atingi pli bonan lokon en la korespondaĵa statistiko 2003.
Momenta kurtondo en l´eternon sin fandas.

Inter samideanoj gajas verda ondo; Kun ĝojo brilan perspektivon ni prikantas Renkonte al verdastela triumf´ tra l´ mondo. Omaĝe al vi, l´ kuriero aperantas. Feliĉe ni junaj laboras sur la fronto, Orlumoj el niaj koroj verve girlandas.
Ni kaj vi ĝuu dolĉon en l´ intima rondo! Energie verdajn arbidojn ni plu plantas.
(el numero 1 de MIKROFONE)

Jen la kontaktadresoj:
Ĉina Radio Internacia, Esperanto-redakcio,16A Shijingshan Str., CN-100040 Beijing, Ĉinio
retadreso: espradio@cri.com.cn
INTERRETO: http://www.cri.com.cn/

Amike
Leopold PATEK
 


 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03