Venu al Ĝenevo

Saluton!

Unuiĝintaj Nacioj, UN, havas ĉefan sidejon en Novjorko kaj ĉefan eŭropan
sidejon en Ĝenevo. En Ĝenevo okazos en decembro (10-12an) pinta
konferenco de ŝtatestroj, ministroj, pri informado, kun temo "Ligu la
neligitajn", ni konektu al la reto la personojn el la tria mondo pere de
materialo por celi cirkuladon de la informado. UEA klopodas oficiale
partopreni la konferencon.

Aliflanke la svisaj geesperantistoj emus montri sin surtrate antaŭ la
konferenco kaj varbadi pri Esperanto, kvankam la temo de la konferenco ne
precize ligiĝas al lingvajproblemoj Tamen, ĉar multaj ĵurnalistoj estos
en Ĝenevo, la manifestacio povas movigi la pensojn.

Plej multe da gesamideanoj estas petataj kunveni sabate la 6an de decembro
2003 je 14.00 antaŭ la ĉefa stacidomo de Ĝenevo (kies nomo estas Cornavin).

VENU AL ĜENEVO!!



Ni kune marŝos al Palaco de Nacioj, sidejo de UN. Tie estas placo, kie ni
staros kaj informos la publikon. Ni havu banderolojn kun frapfrazoj pri
esperanto kaj lingva demokratio. Fino je proks. 16.30. Gazetara konferenco
okazos ĵus antaŭ la marŝo.Ĉar ni ne deziras iri dekope, sed ŝatus
atingi pli altan nombron, 100, 200 eble pli, ni petas la gesamideanojn,
kiuj decidas veni, aliĝi ĉe Mireille Grosjean, cp 9, CH 2416 Les Brenets,
retpoŝte: <mireille.grosjean@rpn.ch> antaŭ la 15an de novembro.

DANKON!!


***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@uea.org>
***********************************
 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03