Gazetara komuniko pri Juna amiko
http://www.junaamiko.inf.hu
La revuo por lernejanoj kaj komencantoj havas tiun novan, pli klaran hejmpaĝan
adreson. La unua paĝo prezentas bazajn informojn pri la gazeto. La dua paĝo
montras la enhavon de la plej freŝa numero, kune kun du aŭ tri eroj plene
legeblaj. Kviza paĝo estas la tria. En ĉiu numero de la revuo estas prezentitaj
kvizaj demandoj pri kiuj legantoj konkursas en tri aĝgrupoj. En la paĝo oni
vidas la nunajn demandojn, respondojn al la antaŭaj, liston de gajnintoj kaj la
regularon. La kvara paĝo prezentas la redakcion kaj la kunlaborantojn,
troviĝantaj en dudeko da landoj. Vortlisto de la uzataj 1500 radikoj estas ĉiam
konsultebla en la kvina paĝo. Elŝuteblaj estas du-lingvaj listoj por la angla,
finna kaj sveda. La redaktoro bonvenigas ofertojn pretigi la liston en aliaj
lingvoj. Aldone aperas gramatika resumo, kun la finaĵoj,
prepozicioj kaj afiksoj de Esperanto. Antaŭfine troveblas la (ret)adresoj de
perantoj kaj la abonprezoj (la plena tarifo estas 12 EUR por kvar 28-paĝaj
numeroj). La lasta paĝo titoliĝas Solidareco. Tie legeblas en tabelo junuloj,
grupoj aŭ centroj en landoj kie oni volas lerni kaj uzi la lingvon, sed ne havas
rimedojn aboni revuojn. Ni tie invitas vin elekti iun el la listo kaj pagi por
tiu patronan abonon. Vi estas bonvena gasto al tiu hejmpaĝo!
Stefan MacGill
Eldonado, ILEI
==================================
216 vortoj, 1143 karaktroj sen spacoj.
La sendinto:
stefan.macgiill@galamb.net
Nia administranto (Sandor Hideg):
juna.amiko.adm@posta.net
Nia redaktoro (Geza Kurucz)
suli267@szeged.sulinet.hu