Baldaŭ en Herzberg eĉ semajnfine
RAPIDA SEMINARIO PRI MERKATIKO
Dennis Keefe, konata usona specialisto kaj instruisto pri
merkatiko, prezentos de la 6-a ĝis la 12-a de marto nunjare, en la
Esperanto-urbo Herzberg am Harz (Germanio), unusemajnan seminarion pri la
scienco kaj la arto merkatiki, tute speciale pri la aplikado de la koncernaj
scioj al la disvastigo de Esperanto.
De teorio al praktiko
Post enkonduko pri teoriaj aspektoj de merkatiko, la kurso
analizos praktikajn ekzemplojn el komerca mondo kaj, fine, alvenos al la
specifaj demandoj de la Esperantaj asocioj. Tute speciale, la partoprenantoj
povos lerni ankaŭ pri la rekta metodo BEK (spertita en Hispanio kaj Francio),
kreita de Keefe por instruado de la internacia lingvo: same interese estos
aldone informiĝi pri la Lingvaj Festivaloj de li sukcese organizitaj en kelkaj
landoj. (Vidu: www.bekkurso.info/merkatiko.htm)
La seminario taŭgas por ĉiuj Esperanto-aktivuloj kaj por la esperantistoj, kiuj
volas akiri sciojn pri strategio kaj taktiko de merkatiko en la moderna socio..
Semajnfine
Kvankam la trejn-seminario daŭros tutan semajnon, eblos escepte partopreni
favor-kondiĉe nur semajnfine. Por pliaj informoj, konsultu: http//ic-herzberg.de
Ankaŭ lastminuta aliĝo nepre indas, ĉar temas pri elstara fakulo!
--
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)