Internacia Metodika Semajno/Semajnfino
PROFUNDIGI LA PEDAGOGIAJN KONOJN
Post la sukceso de la unua metodika semajno, la
Interkultura Centro denove kunvokas Internacian Metodikan Semajnon en la
mezepoka urbo Herzberg am Harz (Germanio), oficiale nomita Esperanto-urbo. La
datoj estas: de la 29-a de junio ĝis la 7-a de julio 2007, sed la rapidemuloj
povas elekti la solan semajnfinon de la 29-a de junio ĝis la 1-a de julio.
Dum la Seminario -kiu celas la praktikan pliprofundigon de la pedagogiaj kaj
lingvoinstruaj lertoj kaj konoj de E-instruistoj, -instruantoj kaj
-klubgvidantoj- la partoprenantoj trejniĝos pri kernaj aspektoj de moderna
lingvoinstruado, okupiĝos pri lingvopolitikaj demandoj kaj pri la novaj normoj
de la Komuna Eŭropa Referenckadro..
Ne temos pri prelegoj
Ne temos pri sinsekvo de prelegoj, sed pri kunagado en etaj grupoj, prezento kaj
observado de provlecionoj, k.s. Tial, la seminarianoj devos posedi minimume
meznivelan lingvoscion de Esperanto kaj preti je aktiva kunlaborado.
La aranĝon gvidos Zsofia Korody, Katalin Kovats (ambaŭ el Hungario) kaj Sylvain
Lelarge (Francio) de www.edukado.net
Por informoj kaj aliĝoj konsultu:
http://ic-herzberg.de
.
--
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)