Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

LA AVANTAĜOJ DE URBĜEMELIĜO PER ESPERANTO

Eble ne ĉiuj scias, ke en marto 2005 la urbestroj de Herzberg (germana urbeto apud Hanovro) kaj de Gora (Pollando) renkontiĝis kaj surbaze de decido

de la respektivaj urbaj konsilantaroj deklaris la du urbojn ĝemeligitaj kaj fiksis ke la reciprokaj oficialaj rilatoj okazos per Esperanto.

Al tiu ĉi senprecedenca iasence eĉ sensacia rezulto kontribuis la agado de la Esperanto-societo en Herzberg.

Ne temas nur pri surpapera decido, ĉar ek de la menciita dato la kunlaboro inter Herzberg kaj Gora akiris tre konkretajn formojn.

Ekzemple: en somero 2005 la E-societo en Herzberg du semajnojn gastigis kaj trejnis sep instruistinoj el Gora, kiuj poste vastaskale instruis la internacian lingvon en sia urbo.

Plej originale estis samjare la dusemajna internacia Arbara Lernejo apud Herzberg, dum kiu aranĝo multaj infanoj el ambaŭ landoj plibonigis sian Esperantan lingvoscion.

La sama iniciativo ripetiĝos en 2007 kun la partopreno de trideko da gelernantoj kaj geinstruistoj.

Alia aspekto de la ĝemeliĝo estas la multnombraj kursoj de Esperanto okazantaj en ambaŭ urboj.

Ĉu ne temas pri modelo de internacia kunlaboro, kiun oni devus imiti?

Por pliaj informoj
http://www.ic-herzberg.de

*******************************************

Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de

(kun fotoalbumo)

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/07 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/07